Nordokcidente de la insulo Zelando etendas sin malvasta duon-insula distrikto fruktodona, supersemita de vilaĝetoj, kaj kunigita kun la ĉeftero per mallarĝa sablaĵo. Super la sola urbo, kiun tiu ĉi duoninsulo posedas, la tero perdiĝas en la senkvietaj ondoj de la Kategato kaj prezentas terure sovaĝan kaj senfruktan vidaĵon. La mova sablo tie ĉi malaperigis ĉiun postsignon de kreskaĵoj, kaj la ventegoj kiuj blovegas el ĉiuj flankoj de la maltrankvila oceano ĉiam kaŭzadas ŝanĝon sur la supraĵo de la dezerto, kies sablaj montetoj alterne formiĝas kaj malaperas, senkvietaj kiel la ondoj, kiuj muĝadas ĉirkaŭe.
En tiu ĉi dezerta lando estis vilaĝo nomita Roerwig, ĉirkaŭ unu mejlo de la marbordo.
La mova sablo estas enteriginta la vilaĝon, kaj la loĝantoj, plimulte paŝtistoj aŭ fiŝkaptistoj, estas forlasintaj siajn dometojn proksimajn je la bordo. Unu sola konstruaĵo, la vilaĝa preĝejo, kiu staras sur monteto, ankoraŭ levas sian kapon super la nuda, ŝanĝema dezerto. Tiu ĉi preĝejo estis la scenejo de la sekvanta okazintaĵo.
Je la komenco de la lasta centjaro, la respektinda paroĥestro de Roerwig sidis en sia studejo en pia meditado. Estis jam noktomezo. La domo staris sur la rando de la vilaĝo, kaj la moroj de la loĝantoj estis tiel malmulte miksitaj kun malfido, ke rigliloj kaj seruroj estis nekonataj inter ili. Ĉiu pordo restis malfermita kaj negardita.
La noktlampo brulis malhele, la premanta silento de la malluma horo estis nur interrompata de la mallaŭta bruo de la maro, en kies ondoj la pala luno rebrilis. Subite la pastro aŭdis la pordon de la domo malfermiĝi kaj virajn paŝojn sur la ŝtuparo. Li atendis vokon al mortanto por alporti al li la lastan Sanktan Sakramenton kiam du fremduloj, envolvitaj en blankaj manteloj, rapide eniris en la ĉambron. Unu el ili alproksimiĝis, kaj ĝentile diris: "Sinjoro, vi havos la bonecon tuj sekvi nin. Vi devas fari edziĝan ceremonion; la geedzoj atendas vian alvenon en la preĝejo. Tiu ĉi sumo" daŭrigis la nekonatulo, vidiganta al la maljunulo monujon plenan je oro "sufiĉe rekompencos vin por via peno, kaj la maltrankviliĝo, kaŭzita de nia subita postulo."
La pastro rigardadis kun muta timo la fremdulojn, kiuj havis ion strangan, preskaŭ teruran en siaj mienoj. La postulo ripetiĝis kun tono serioza kaj komanda. Retrovinte sin de sia surprizo, la pastro komencis dolĉe komprenigi, ke lia devo ne permesas al li fari tian solenan agon, ne konante la geedziĝontaj. Sed nun la alia fremdulo antaŭenpaŝis kun minaca mieno, kaj diris: "Sinjoro, vi havas vian elekton: sekvu nin kaj prenu la prezentitan sumon, aŭ rifuzu kaj tiu ĉi kuglo pasos tra via kapo."
Samtempe li levis sian pistolon al la frunto de la respektindulo kaj atendis lian respondon.
Tiu ĉi leviĝis, sin vestis, kaj sciigis al siaj vizitantoj, kiuj ĝis nun estis parolantoj Dane, sed kun alilanda akcento, ke li estas preta por sekvi ilin.
La misteraj alilanduloj nun silente marŝis tra la vilaĝo, sekvataj de la pastro.
Estis malluma aŭtuna nokto, la luno jam malsupreniris; sed, forlasinte la vilaĝon, la maljunulo ekvidis kun teruro kaj miro, ke la malproksima preĝejo estas lumigita. Liaj akompanantoj, envolvitaj en siaj blankaj manteloj, rapide marŝis antaŭ li tra la nuda sabla ebenaĵo.