Alveninte ĉe la preĝejo, ili kovris liajn okulojn, flanka pordo malfermiĝis kun bone konata brueto, kaj la pastro sentis sin puŝatan en amason da personoj. Tute ĉirkaŭe li aŭdis murmuron de voĉoj kaj, proksime al li, paroladon en lingvo nekonata al li, sed li pensis ke ĝi estas Rusa. Starante senhelpa, okulkovrita, premata de ĉiuj flankoj, kaj tre konfuza, li sin sentis kaptatan de vira mano kaj violente tiratan tra la amason. Fine ŝajnis al li kvazaŭ la homoj malantaŭeniris; oni forprenis la bandaĵon de liaj okuloj, kaj li sin trovis starantan, kun unu el la fremduloj, antaŭ la altaro.
Vico da grandaj brulantaj kandeloj en belegaj arĝentaj kandelingoj ornamis la altaron. La preĝejo mem estis belege iluminita per sennombraj kandeloj. Se antaŭe dume liaj okuloj estis kovritaj, la murmurado de la ĉirkaŭa amaso estis pleniginta lian animon je konsterno, li nun ne malpli miriĝis je la neinterrompita silento, kiu reĝis en la preĝejo. La flankaĵoj kaj benkoj estis superplenigitaj, sed la meza trairejo estis tute malplena, kaj en ĝi li ekvidis nove malfermitan tombon. La ŝtono, kiu estis kovrinta ĝin, estis apogita kontraŭ benko ĉirkaŭ li, li vidis nur virajn estaĵojn sed sur unu el la malproksimaj benkoj li kredis distingi virinan formon. La silento daŭrigis malmultajn minutojn, dum kiuj nenia movo estis vidata inter la kolektiĝaro.
Fine viro, kies belega vestaĵo distingigis lin de la aliaj, kaj anoncis lian altan rangon, leviĝis kaj rapide trapaŝis la malplenan trairejon. Liaj paŝoj resonadis tra la konstruaĵo kaj ĉiuj okuloj sin turnis sur lin. Li estis de meza kresko, kun larĝaj ŝultroj kaj fortaj membroj. Lia irado estis komanda, lia vizaĝ-koloro flavabruna, liaj haroj korv-nigraj, liaj trajtoj severaj, kaj liaj lipoj kunpremitaj kvazaŭ en kolero. Granda agla nazo plifortigis la arogantecon de lia mieno, kaj densaj mallumaj brovoj malaltiĝis super liaj fervoregaj, brulaj okuloj. Li portis verdan veston kun larĝaj oraj galonoj kaj brilanta stelo. La fianĉino, kiu nun staris genue apud li, estis riĉege vestita. Ĉielblua vesto, arĝente ornamita, envolvis ŝiajn delikatajn membrojn kaj falis en larĝaj faldoj sur ŝian gracian figuron; diademo brileganta je diamantoj ornamis siajn malhelajn harojn. Ŝiaj trajtoj estis belegaj, kvankam malespero nun montriĝis en ili; ŝiaj vangoj estis palaj kiel tiuj de malvivulo, ŝiaj okuloj malsekaj je ploroj kaj ŝiaj senpovaj brakoj pendis senmove apud ŝia preskaŭ senviva korpo.
Genue antaŭ la altaro la figuro de morto, ŝajnis ke teruro estis rigidiginta ne sole ŝiajn vivemajn povojn sed ankaŭ ŝian konscion.
La pastro nun ekvidis proksime al li maljunan malbelulinon, en multekolora vesto, kun sang-ruĝa turbano sur ŝia kapo, kiu rigardadis la genufleksantan fianĉinon kun esprimo de Furio. Li ankaŭ ekvidis malantaŭ la fianĉo viron de grandega kresko kaj malluma vido, kies okuloj estis senmove fiksitaj tere. Terurigite la pastro staris muta dum kelke da tempo ĝis elvokanta rigardo de la fianĉo memorigis al li la ceremonion, kiun li devis fari.
Sed la necerteco ĉu la geedziĝontoj komprenas lian lingvon estis por li nova fonto de maltrankvileco. Tamen li kuraĝis demandi la nomojn de la gefianĉoj. "Neandro kaj Feodora" estis la respondo farita en malĝentila voĉo.
La pastro nun komencis legi la preĝojn kun tremanta voĉo. Ofte li eraris kaj haltis por ripeti la vortojn, sed nek la fianĉo nek la fianĉino ŝajnis rimarki lian konfuzon, kaj tio ĉi plicertigis al li ke ili nekomprenas lian lingvon. Adresinte la demandon: "Neandro ĉu vi volas havi tiun ĉi virinon por via edzino," li dubis ĉu li ricevus ian respondon, sed je lia miro, la fianĉo respondis jese, kun laŭta, preskaŭ kria voĉo, kiu resonadis tra la preĝejo, dume profundaj ĝemoj de la tuta aŭditorio akompaniis la teruran "Jes!" kaj tremeto, kiel la rebrilo de malproksima fulmo pasis super la vizaĝo de Feodora. Tiam la pastro turnis sin al ŝi kaj diris pli laŭte por veki ŝin el ŝia svenadego: "Feodora, ĉu vi volas havi tiun ĉi viron por via edzo?" La senviva formo antaŭ li ŝajnis reviviĝi ĉe tiu ĉi demando, ŝiaj lipoj tremadis, ekbrilo de fajro radiis en ŝiaj okuloj, ŝia brusto leviĝis kaj malleviĝis, ploroj mallumigis la brilon de ŝiaj okuloj, kaj la "Jes" elvenis kiel krio de dolorego de mortanto, kaj ŝajnis trovi eĥon en la sonoj de ĉagrenego, kiuj ekvenis de la ĉirkaŭa amaso. La edzino falis en la brakojn de la abomeninda maljunulino.
Kelkaj minutoj pasiĝis en terura silento, la pala preskaŭ senviva virino denove genufleksis kvazaŭ en profunda svenado, kaj la ceremonio estis finita. Nun la edzo leviĝis kaj kondukis sian edzinon al ŝia antaŭa sidejo, sekvata de la grandegulo kaj la malbelulino. Tiam la du fremduloj reaperis kaj, kovrinte la okulojn de la pastro, puŝis lin perforte ekster la pordon, kiun ili riglilis interne. Dum kelkaj minutoj li penis kolekti sin, kaj estis necerta ĉu la terura sceno kun siaj rimarkindaj cirkonstancoj ne estis sonĝo. Sed, forŝirinte de siaj okuloj la bandaĵon, li vidis antaŭ li la lumigitan preĝejon, li aŭdis la murmuron de la amaso kaj li estis devigata kredi je ĝia realeco.
Por vidi la finiĝon, li sin kaŝis en angulo de la konstruaĵo kaj, aŭskultante li aŭdis la voĉojn plilaŭtiĝi, fervora malpaco fariĝis, li kredis rekoni la voĉon de la edzo, komandantan silenton.
Sekvis longa paŭzo.