Subite, pafo eksonis. Krio de virina voĉo aŭdiĝis.
Denove paŭzo, poste sonadis la batoj de laboriloj, kiuj daŭrigis preskaŭ kvaronon da horo.
Tiam la kandeloj estingiĝis, la murmuro rekomencis, la pordo malfermiĝis kaj aro da personoj ekkuris el la preĝejo kaj rapidis al la maro.
La maljuna pastro eliris el sia kaŝejo kaj rapidis returnen en la vilaĝon, kie li vekis la najbarojn kaj amikojn, por rakonti al ili sian nekredeblan kaj mirindan aventuron. Sed ĉio, kio ĝis nun estis okazinta inter tiuj ĉi simplaj homoj, estis estinta tiel kvieta kaj ordinara, ke alia teruro atakis ilin. Ili kredis, ke ia malfeliĉa akcidento estis detruinta la spiriton de ilia amata estro. Tiu ĉi havis grandan malfacilecon venigi kelkajn el ili al la preĝejo, armitajn de hakiloj kaj fosiloj.
Mateniĝis, kaj kiam la bona pastro kune kun siaj kunuloj supreniris la monteton, ili ekvidis militan ŝipegon apud la marbordo, kun veloj streĉitaj, forveturantan al la nordo.
Je tia mirinda vidaĵo en tiu ĉi malproksima regiono la vilaĝanoj jam ŝanceliĝis forĵeti rakonton de la pastro kiel neverŝajna, kaj ili inkliniĝis ankoraŭ pli kredi ĝin, vidante ke la pordo de la preĝejo estis malfermita perforte. Plenaj je atendoj ili eniris kaj la pastro montris al ili la tombon malfermita en la nokto. Estis facile vidi, ke la ŝtono estis levita kaj remetita. Ili faris uzon de siaj iloj, kaj baldaŭ nova, riĉe ornamita ĉerko aperis. La maljunulo malsupreniris en la tombon kun malpacienco de junulo. Aliaj lin sekvis, kaj ili kune forlevis la kovrilon. Tiam la pastro trovis siajn antaŭsentojn certigitajn. En la ĉerko kuŝis la mortigita edzino, kuglo estis penetrinta ŝian bruston ĝis la koro. La belega diademo, kiun ŝi estis portinta, estis malaperinta, sed la freneza esprimo de ĉagreno estis forlasinta ŝian vizaĝon kaj ĉiela trankvileco kuŝis sur ŝiaj trajtoj.
La maljunulo sin ĵetis genuen apud la ĉerko, kaj ploregis kaj preĝis laŭtavoĉe por la animo de la mortigitino, dume liaj akompanantoj staradis mutaj kaj terurigitaj.
Li sin kredis devigita sciigi la okazintaĵon al sia estro la Episkopo de Zelando, kaj, ĝis la alveno de ia ordono, li ĵurigis ĉiujn siajn amikojn gardi la sekreton. Baldaŭ persono de altega rango alvenis el la ĉefurbo, demandis pri ĉiuj cirkonstancoj, vizitis la tombon, laŭdis la observitan silenton kaj diris, ke la tuta okazo devas por ĉiam restadi sekreto.
Samtempe li minacis per severa puno ĉiun, kiu kuraĝus paroli pri ĝi.
Post la morto de la paroĥestro, oni trovis en la paroĥa registro-libro skribon, rakontantan tiun ĉi aferon. Kelkaj kredas, ke ĝi havas ian sekretan kunigon kun la violentaj politikaj ŝanĝoj, kiuj havis lokon en Rusujo post la morto de Katerino kaj Petro I., sed estas malfacile, se ne neeble, solvi la profundan enigmon de tiu mistera edziĝo.