Pakaĵo por Avo!—Nun, do! ekkriis knabineto, dum ŝi serĉis tirkeston:
"Avo ja iris en ĉielon sen liaj okulvitroj! Kion li faros?"
Iom poste, kiam oni supozis, ke alia parenco en la domo estis morte malsana, ŝi kuris al lia litflanko kun la avaj okulvitroj en ŝia mano, kaj diris:
"Vi estas mortonta?"
"Oni diris al mi tion."
"Ironta al ĉielo?"
"Mi ĝin ja esperas!"
"Nu, jen la okulvitroj de avo, volu preni ilin al li!"
(J.T.).
La Vilaĝanino kaj ŝia Laktokruĉo.—Vilaĝanino portante sur ŝia kapo kruĉon da lakto, piediris vigle, kaj samtempe pripensadis: "La mono, kiun mi ricevos por tiu ĉi lakto ebligos min pligrandigi mian kvanton da ovoj ĝis mi havos tri centojn. La ovoj produktos almenaŭ ducent kvindek kokidojn. Tiuj kokidoj estos taŭgaj por vendejo ĵus kiam la kortbirdaro estos ĉiam kosta; tiel ke mi nepre havos sufiĉe da mono por aĉeti novan robon. Vestita je tiu robo, mi iros al la foiro, kien ĉiuj junuloj penados por min akompani; sed, ne! mi rifuzos ĉiun el ili per kapŝanceligo." Kontentega je tia ideo, la fraŭlino ne povis deteni sin, kaj, nekonscie, movis sian kapon, laŭ la penso, kiu ŝin posedis, kiam subite falis la kruĉo da lakto, kaj ŝia tuta fantazia feliĉo tuj malaperis.