Information for this page should be marked "Progreso."

KELKAJ AVENTUROJ DE BAGH,[4] LA TIGRO.

Vera Rakonteto de Teoĝardeno en Asamo.—Originale verkita de Alfred T. Simper.

Ni jam sciiĝis pri lia proksimeco je la ĝardeno, sed, dum multaj monatoj, liaj solaj faradoj estis la mortigado kaj manĝado de unu aŭ du ĝardenaj Kulioj[5].

De unu kompatinda viro nenio estis postlasita krom la kranio, kiu kuŝis mezvoje.

Sed la vilaĝanoj de tiu ĉi parto malfeliĉe tiel kutimiĝis je tia okazo, ke oni neniel dezertis la vojon. Kaj la kvar Angloj sur nia Ĝardeno kontente vivadis kaj trankvile. Ili estis certegaj, ke la bestoj de Hindujo, kiel ankaŭ la popolo, timiĝus preni la sangon de siaj mastroj, la blankaj homoj.

Nu, venis sezono kiam la cervoj malmultiĝis, kaj maljuna Bagh, kun granda penado apenaŭ trovadis sufiĉan manĝaĵon por konservi sian vivon. Diris li: "Nunatempe estas malbone! Tage la vilaĝanoj promenadas multanombre, kaj dum la mallumo ne aperas. Ofte ili enmetas fajron en la longa herbo, kio tre timigas min." Kaj, je la penso, li ruligis siajn okulojn, nudigis siajn dentojn kaj ekĝemis. "Iafoje, tuta semajno pasas, kaj mi ne vidas eĉ cervon, kvankam mi certe ne sopiras je tia malestimaĵo. Sed estas blanka viro kiu, ĉiutage, forrajdas, kaj ĉiuvespere revenas, preter la vojo. Li kaj lia ĉevalo fariĝus sufiĉa manĝaĵo dum tuta monato. Kiu timiĝas je la blanka viro? Ne mi! mi ankoraŭ trinkos lian sangon!" Kaj Bagh ŝmacis siajn lipojn.

Estas bonekonata fakto ke, post la unua gusto de homa sango, la tigro tre sopiradas je ĝi dum sia vivcetero. De tiam li nomiĝas "virmanĝulo" kaj fariĝas pli terura ol ia alia besto.

Tagon, je la krepusko, mi tre surpriziĝis vidi mian kolegon freneze rajdantan en la ĝardenon. Li alvenis senĉapele, senspire, kaj sia vizaĝo aperis kvazaŭ li estis vidinta la Diablon. Efektive granda tigro estis elsaltinta el la ĵunglo.[6] Nature la ĉevaleto pro granda teruro ekforkuris, sed, feliĉe por li, mia amiko povis konservi egalpezon sur la selo. Alie, ni ankoraŭ estus senavizaj—kaj tiel ankaŭ estus la malfeliĉulo!