La sovaĝbesto do ĉasadis lin, sed la ĉevalisto fortege ĵetis sian kaskon poste en la vizaĵon de la besto. Tio videble faris la deziritan efekton, ĉar li ne plu sekvadis. Sed la flugulo neniam haltis antaŭ ol li alvenis ĉe siaj kolegoj. Niaparte, kvankam ĝi kompreneble estis okazo tro vera, ni ekopiniis la aferon kiel granda ŝerco, kiel bona ridindaĵo. Sed la nervoj de mia amiko estis kvazaŭ detruataj, kaj eĉ nun ili estas iom malfortaj.

Proksimatage oni eliris por serĉi la kaskon, sed ĝi ne estis trovebla.

"Kaj kion opiniis Bagh?" vi demandas.

Tiu sinjoro estis kuŝinta en la fina stato de senpova frenezo. Pecetoj de la kasko ĉirkaŭis lin. Lia longa vosto batis la subaĵon. Eĉ la lacertetoj timigis montri sin, sed ili aŭdis liajn vortojn kaj laŭe tremadis.

"La blankaj viroj ja estas la mastroj de ĉio," diris Bagh, penante senkulpigi sin. "Se tiu ĉi estis estinta Hindo, mi certiĝas, ke mi estus kaptinta lin, ĉar la Hindoj rajdas sur malrapidaj ĉevaletoj. Sed kiu povas ĝiskuri la ĉevalon de la blankulo?"

"Malbenu la blankan homaron!" li blekdiris. "Kial ili venas en tiu ĉi lando? Mi scias, ke ili ne apartenas al ĝi, ĉar, anstataŭ ol kunloĝadi familie en vilaĝoj, ĉiu loĝas sole en aparta domo, kun multe da Hindoj por atenti lin. Denove, ili alvenas kaj foriras simile al la jarsezonoj, kaj ĝis nun mi ne vidis iajn inojn aŭ idojn. Sed de kie ili venas, kaj kien ili iras neniu scias! Ne, ili estas senrajtuloj! Krom ili, kiuj estus mastroj de tiu ĉi lando? Tre certege, la tigroj!!"

Kelkminute Bagh pripensadis pri tia feliĉa estado. Tiam li daŭris: "Sed la malbonuloj trairas la kampon sur elefantoj, kaj dissemas morton per tondro kaj fulmo. Kion! Ĉu ili estos permesataj, senrefrape, malsanktigi niajn proprajn loĝejojn? Ha! Mi havas ideon! Mi eĉ vizitos la hejmon de blankulo, kaj venĝos iliajn insultojn. Feliĉe la tuta lando ankoraŭ estas nia proprejo ĉiu nokto, kiam ni povas iradi, maltime, kien ajn ni deziras."

Tiel okazis ke, la proksima noktomezo, mi miregis trovi min tute veka—tre neordinara okazo je mi.

Subite mi sciiĝis pri laŭta nazspirado ekster la maldikaj muroj. La bruo movadis de pordo al fenestro, de fenestro al pordo, tute ĉirkaŭ la domo. Kelkafoje profunda bleketo sonoris—nur klarigo de la gorĝo, mi supozas. Nu, estas unu afero moki onian amikon ĉar li forkuris de tigro dum la taglumo. Sed, kredu min, estas tute alia afero esti vekata noktomeze de malsata besto, precipe kiam oni memoras ke, se ĝi sciis, ke puŝado de sia frunto aŭ unu bato de sia piedo kontraŭ la fenestro donus al si la deziritan manĝaĵon! Sed la tigro ne atakis la malfortan konstruaĵon kaj mi hodiaŭ povas skribi tiujn ĉi vortojn. Tamen ŝajnis al mi multaj horoj antaŭ ol li foriris.

Post kelkaj tagoj la blankaj viroj venis kun pafiloj kaj elefantoj kaj multe da Hindaj servantoj. Kia glora vidaĵo estis vidi ok grandegajn elefantojn majeste promenantajn tra la longa herbo.