Sed Bagh sukcese kaŝadis sin kaj ne plu estis vidita. Li jam estis forlasinta la ĉirkaŭaĵon, neniam (espereble) por reveni.
FOOTNOTES:
[4] Bagh, la Hinda vorto por Tigro.
[5] Hindaj laboristoj.
[6] La dika kreskaĵaro.
NESENTIMENTALA AMKANTO AL EDZINO; AŬ PROFITEMA AMO.
Originale verkita de Clarence Bicknell.
Mi amas vin tagiĝe,
Ĉar vi, senkorenue,
Min lasas redormantan
Dum vi leviĝas frue.
La domon vi balaas,
La fajron vi bruligas,
Kaj por la matenmanĝo
La kafon vi pretigas.
Mi amas vin matene,
Vi iras al vendejo
Aĉeti necesaĵojn
Por mi kaj kuirejo;
Kaj poste vian devon
Mastrinan bone faras,
Ĉar mian tagmezmanĝon
Per zorgo vi preparas.
Mi amas posttagmeze,
Ĉar, apud la stebilo
Vi sidas kun kotono
Kun pingloj kaj kudrilo.
Vi flikas la tolaĵon
La jakojn, la kalsonojn,
Vi gladas la ĉemizojn
Aŭ metas la butonojn.