Kaj post la taglaboro
Mi amas vin vespere
Ĉar tiam, laca, sata,
Mi ĉiujn amas vere.
Kaj en seĝeg’ sidante
Mi legas La Gazeton,
Aŭ ĝuas mian pipon
Kaj, eble, dormeteton.

Sed, pleje, dum la nokto,
Edzin’, mi vin amegas,
Ĉar (ekceptinte ronkon)
Trankvile vi dormegas.
Kaj tiam vi ne povas
Min plu riproĉegadi,
Aŭ kun la najbarinoj
Senĉese babiladi.

Vivu la Gazeto!
Verda diamanto!
Vivu Zamenhofo!
Vivu Esperanto!
Vivu Esperanto, kara lingvo nia!
Vivu Zamenhofo, Elpensinto ĝia!

(4686).

KARULINETO!

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

Ruĝaj pafarkoj viaj du lipoj
Pafas senĉese, ho! belulino,
Helajn sagetojn,
Dolĉajn ridetojn,
Je mia koro, jun’ kaptantino.

Lagoj profundaj viaj okuloj:
Belaj feinoj tie kuŝantaj
Ĉiam gajemaj
Ĉiam amemaj,
Kaptas la pensojn de koroj amantaj.

Retoj de haroj sunokaptantaj,
En kies maŝoj nun impleksiĝas
Grand’ radiaro:
Ho! kiel aro,
Aro de koroj ankaŭ kaptiĝas.

Kiel potencaj manoj senpovaj,
Kara kvarjara infanineto,
Vere infano
Estas la amo,
Vivu, grandiĝu, dolĉ’ Karulineto!