"La malgranda Hebreo estis tiel, kiel la plej multe da Hebreoj; li ne koleriĝis pro malbona ŝanco: sed Potter rifuzis daŭrigi la aŭkciadon antaŭ ol ĉiuj kunsentis, ke la komercaĵo ne liveriĝus antaŭ la fino de la vendado. La malgranda Hebreo deziris argumenti, ke la okazo estis escepta, kaj, ĉar la diskuto progresis egale, la afero estis prokrastita ĝis la proksima mateno. Ni estis vivemaj ĉe vespermanĝo, tiun vesperon, mi vin certigas! Fine Potter venkis, ĉar, kompreneble, li estus sendanĝera se li gardus ĉiujn la birdojn, kaj ni ŝuldis al li iom da ŝatateco pri lia sportema konduto. Kaj la maljunulo, kies filo estis advokato, diris, ke li estis pripensinta la aferon, kaj ke li multe dubis, kiam birdo estis malfermigita kaj la diamanto eltrovita, ĉu ĝi ne devus esti redonata al sia propra bienulo.
"Mi memoras, ke mi proponis, ke ĝi vere submetiĝis je la leĝoj de trezor-trovo, kio estas efektive la vero pri la afero. Estis varmega disputo, kaj ni decidis, ke certe estus malsaĝe mortigi la birdojn sur la ŝipo. Tiam la maljunulo, trograndigante per parolado leĝoscienca, penis pruvi, ke la vendo estis loterio, kaj kontraŭ la leĝoj; li demandis la ŝipestron pri tio; sed Potter diris, ke li vendis la birdojn kiel strutoj. Li ne volis vendi diamantojn, li diris, kaj ne ĝin proponis kiel allogon. La tri birdojn li vendus kiuj, laŭ lia plena kredo kaj opinio, ne enhavis diamanton! Tio ĉi li esperis estis en la unu, kiun li gardus.
"Grandegaj prezoj oferiĝis tute same je la proksima tago. La fakto, ke estis nur kvar hazardoj, anstataŭ kvin, kompreneble igis plialtigon de la kosto. La birdoj vendiĝis je meza prezo de £227, kaj, sufiĉe strange, tiu ĉi Padishah ne ricevis unu—ne eĉ unu!
"Li tro koleriĝis, kaj kiam li devus esti pliproponinta, li babilis pri garantiaĵojn, kaj, plie, Potter malhelpis lin.
"Unu birdo aĉetiĝis de malgranda kvieta oficiro, alia al la malgranda Hebreo, kaj la tria sindikatiĝis je la inĝenieroj.
"Tiatempe Potter subite ŝajnis malĝoja pro la vendado, kaj diris, ke li estis forĵetinta tute mil livrojn, kaj ke verŝajne li tirus nulon; ke li ĉiam estis simplanimulo. Tamen, kiam mi ekparolis kun li pri asekurado kontraŭ perdo je lia lasta hazardo, mi eklernis, ke li jam estis vendinta la rezervitan birdon al politikisto,—viro kiu lernadis la Hindajn etikojn kaj Socialajn aferojn dum sia libertempo.
"Tiu lasta estis la £300 birdo!
"Nu, tri benataj estaĵoj elŝipiris ĉe Brindisi—kvankam la maljunulo opiniis, ke estis kontraŭ la limdepagaj impoŝtoj. Potter kaj Padishah ankaŭ elŝipiris.
"La Hindo ŝajnis preskaŭ freneziĝi kiam li vidis sian diamanton irantan tien ĉi kaj tien, kvazaŭe. Li rediradis, ke li havigus leĝan ordonon (li ja havis leĝan ordonon je la cerbo) kaj li donis lian nomon kaj adreson, tial ke oni sciu kien sendi la diamanton. Kompreneble neniu deziris lian nomon kaj adreson, kaj neniu donis la sian.
"Estis tumulto, mi certigas al vi, sur la trotuaro. Ĉiuj foriris per malsamaj vagonaroj.