"Tio treege maltrankviligis Padishah, des pli ke ni preskaŭ ĉiuj opiniis, ke tio estis rezona.
"Ne estis advokato sur la ŝipo por decidi la aferon, kaj ni ĉiuj libere babiladis.
"Fine, post Aden, ŝajnas ke li ekkonsentiĝis je la ĝenerala opinio, kaj private vizitis la birdzorganto kaj proponis prezon por ĉiuj la kvin strutoj.
"La proksiman matenon, estis grandega malpaco ĉe matenmanĝo. La zorganto ne havis permeson por vendi la birdojn, kaj tute nenio igus lin vendi ilin; sed ŝajnas ke li diris al Padishah, ke Eŭrasiano, nome Potter, jam estis farinta proponon; je tio Padishah denuncis Potter antaŭ ĉiuj.
"Sed mi kredas ke ni preskaŭ ĉiuj pensis, ke Potter estis iom lerta, kaj mi scias ke, kiam Potter diris, ke li estis telegrafinta de Aden al Londono, por aĉeti la birdojn, kaj ke li ricevus respondon ĉe Suez, mi malbenegis je tia perdita okazo!
"Ĉe Suez, Padishah sin cedis je larmoj, veraj malsekaj larmoj, kiam Potter ekposedis la birdojn, kaj li tuj proponis pagi ducent kvindek livrojn pro la kvin, tio estante pli ol ducent procent je tio, kion Potter estis paginta.
"Potter diris ke neniel li fordonus eĉ plumon, kaj ke li intencis mortigi ilin unuope kaj trovi la diamanton: sed poste, pripensinte, li iom kompleziĝis. Li estis vetema hundo, tiu Potter, iom malhonesta je kartludo, kaj tia hazarda afero multege plaĉis lin eble. Li do ŝerce proponis aŭkcie vendi la birdojn, malkune al apartaj homoj, je unua prezo da £80 po birdo. Sed unu birdon, li diris, li intencis gardi ‘pro ŝanco.’
"Vi devas kompreni, ke tiu ĉi diamanto estis multekosta; malgranda Hebreo, diamanta makleristo, taksis ĝin je tri aŭ kvar mil livrojn, kiam Padishah ĝin estis montrinta al li, kaj tiu ĉi ideo de vetludo en strutoj sukcesegis. Nu, okazis ke mi estis parolinta pri ĝeneralaj aferoj kun la birdzorganto, kaj tute ŝance, li estis dirinta, ke unu birdo malsaniĝis, kaj ke li supozis, ke ĝi havis dispepsion. Ĝi havis en sia vosto, unu preskaŭ blankan plumon, per kio mi rekonis ĝin. Tiel, kiam, je la proksima tago, la aŭkciado komencis per ĝi, mi plialtigis la okdek kvin livrojn de Padishah je kvin. Mi kredas, ke mi estis iom tro certa kaj avida pri mia plipropono, kaj iuj aliaj divenis, ke mi ion sciis! Kaj Padishah penegis por akiri tiun birdon, simila je frenezulo. Fine, la Hebrea negocisto akiris ĝin por £175. Kaj Padishah kriis £180 ĵus post la malsupreniro de la martelo (tiel Potter anoncis).
"La Hebreo do akiris ĝin, kaj tiam kaj tie li prenis pafilon kaj mortigis ĝin.
"Potter multege koleriĝis, tial ke li diris, ke tio ĉi malhelpus la vendon de la aliaj tri; ankaŭ Padishah kondutis sin kiel idiotulo: sed ni ĉiuj ekscitegis. Mi povas diri al vi, ke mi multege ĝojis, kiam tiu ĉi dissekcio finiĝis, kaj nenia diamanto troviĝis—multege mi ĝojegis! Mi estis proponinta £140 mi mem!