"La bienulo estis Sir Mohini Padishah, dandon de Piccadilly[1] oni nomus lin je vido, kun malbela kapo nigra, kaj grandega turbano, en kiu estis tiu diamanto.

"La birdo subite ekmordis kaj posediĝis je ĝi, kaj, kiam la viro koleriĝis, la birdo, mi supozas, komprenis, ke ĝi estis aginta malprave, kaj vagis inter la aliaj por resti nekonata!

"Ĉio okazis dum unu minuto. Mi alvenis inter la unuaj, kaj jen tiu idolano alvokante siajn diojn, kaj du maristoj kaj la viro kiu zorgis pri la birdoj, laŭtege ridantaj.

"Kiel ridinde li estis perdinta juvelon!

"La zorganto ne ĉeestis ĝuste je la momento, kaj li ne sciis, kiu estis la birdo.

"Tute perdata, vi komprenas!

"Mi ne malĝojiĝis multe, por diri la veron. La dando estis fanfaroninta pri sia diamanto de tiam, kiam li enŝipiris. Tia afero rapidege disvastiĝas sur ŝipo. Ĉiuj paroladis pri ĝi. Padishah malsupreniris por kaŝi siajn sentojn. Je vespermanĝo, li porke manĝis ĉe aparta tablo, kune kun du aliaj Hindoj. La ŝipestro kvazaŭ mokadis je li, kaj li troe ekscitiĝis. Li sin turniĝis kaj babiladis en mian orelon: Li ne aĉetus la birdojn; li ja havus sian diamanton! Li demandis siajn rajtojn kiel Brita regnano! Lia diamanto devus troviĝi! Decidega li estis pri tio. Al la ‘House of Lords’[2] li alvokus.

"La birdzorganto estis unu el tiuj malkleruloj, kiuj neniel ricevas novajn ideojn. Li rifuzis ĉiajn proponojn por doktori la birdoj per kuraciloj. Liaj ordonoj estis, ke li nutru ilin laŭ tiu maniero, kaj ke li agu je ili tiamaniere, kaj li forsendiĝus, se li ne nutrus kaj agus je ili laŭordone.

"Padishah estis dezirinta stomak-pompilon-sed oni ne povas uzi tion je birdo, kiel vi scias! Tiu ĉi Padishah estis plena je malbona leĝoscienco kiel la plimulto de Bengaloj, kaj paroladis pri garantiaĵo je la birdoj, kaj tiel plu.

"Sed maljunulo, kiu diris ke lia filo estis advokato en Londono, argumentis, ke tio, kion birdo glutis fariĝis ipso facto ero de la birdo, kaj ke la sola rimedo de Padishah estis procesigi kaj ke eĉ tiam oni eble povus pruvi malatenton liaflanke. Li tute ne havis irpermeson ian en struto, kiu ne apartenis al li."