Ĉu vi neniam estis en Esperantujo? Nu, rapidu iri tien, ĝi estas la plej bela lando sub la suno; ĝi estas la vera, longe revita, kaj fine eltrovita utopio.

Tie vi trovas fratojn kunigitajn per komuna lingvo, per komunaj ideoj. Libereco, frateco, egaleco, laŭ la vera senco de la vortoj, regas tie.

Sed kie estas tiu ĉi feliĉa lando?

Ĝi estas ĉie, kie Esperantisto renkontas Esperantiston.

Mi ĵus forlasis Esperantujon, kaj mi plezure donas al vi la priskribon de la tagoj, kiujn mi pasigis tie.

La Havraj Esperantistoj afable invitis siajn Anglajn samideanojn viziti ilin; kaj grupanoj de diversaj partoj de Anglujo saĝe sekvis tiun ĉi amikan vokon. Certe neniu el ili iam bedaŭros la decidon, ĉar, dank’ al la afablegeco de niaj invitintoj, ni ja estis tre kontentaj.

Vendredon, la 29an de Julio la kunvojaĝantoj kolektiĝis ĉe la stacidomo de Waterloo, en Londono. La vagonaro rapide forportis nin al Southampton, kie la vaporŝipo estis jam preta al forveturo. Estis noktomezo kiam ni forlasis la havenon. Bela, trankvila nokto, tro bela por malsupreniri en la varmegajn kajutojn. Ni do kunsidas en angulo sur la ferdeko kaj paroladas, babiladas, ŝercas, kompreneble Esperante.

Ni jam estas en Esperantujo. Tiamaniere kelkaj horoj pasas agrable kaj rapide. Sed komencas iom malvarmiĝi; ni ankaŭ memoras, ke ni bezonas forton por la sekvanta tago. Ni do decidas serĉi niajn kuŝejojn.

Sed jam frue matene ni denove retrovas unuj la aliajn sur la ferdeko, kaj ĝuas la freŝan aeron kaj la varmetajn radiojn de la leviĝinta suno. Baldaŭ la marbordo de Francujo estas videbla. Malrapide ni alproksimiĝas Havron.

Estis ĉirkaŭ la sesa horo matene.