Amaso da personoj jam kolektiĝis sur la elŝipejo. Manoj, tukoj, ĉapoj estas svingataj.
Feliĉuloj! mi pensis kun iom da envio: Feliĉuloj kiuj, revenante en la patrujon, estas jam senpacience atendataj de parencoj, amikoj! Por ni tiu ĉi estas fremda lando, neniu amike nin atendas!
Ha! sed kio estas tio? Kio estas la verdaĵo videbla inter la multaj blankaj tukoj? Estas verda kovrilo, jes, ne plu dubo, ĝi estas la al ni bone konata verda kovrilo de The Esperantist. Ĝojo! Estas do ni, kiujn oni jam amike atendas.
Multe tro malrapide ŝajnas nun al ni la veturado de la ŝipo, kaj la alteriĝo. Fine ni povas forlasi la ŝipon, per la transĵetita ponto, kaj premi la manojn de niaj ĝentilaj samideanoj, kiuj tiel afable venis tiel frue por doni al ni la bonvenon.
Estas vere mirinde kiel rapide oni konatiĝas kune, kaj trovas temon por interparolado, se oni nur havas komunan lingvon.
Niaj nove trovitaj amikoj, Sinjorinoj kaj Sinjoroj, akompanis nin ĝis la Grand Hotel de Normandie (Esperantista hotelo tre komforta) kie ni disiĝis kun la promeso rerenkontiĝi baldaŭ. Iom poste, kelkaj sinjoroj venis por fari kune kun ni promenadon tra la urbo kaj laŭlonge la marbordo.
Posttagmeze multaj sinjorinoj kaj sinjoroj kunvenis en nia hotelo, kaj kune kun ili, ni multe ĝuis la ekskurson al la lumturoj. Tiuj ĉi leviĝas sur promontoro, je ne tro granda malproksimeco de la urbo. Ni iris tien parte trame, kaj parte piede. De tiu ĉi punkto oni havas tre belan vidon sur la urbon kaj la kontraŭan promontoron, kun diversaj marbanlandoj.
Alveninte sur la altaĵo, ni sidiĝis sur la herbo, kaj, malgraŭ la pluvo, kiu komencis fali, regis granda kora gajeco inter la kolektiĝaro. Oni babiladis, ŝercis, kantis unue la Britan nacian himnon, kies tradukinto estas ja Havrano (Sro E. Legoffre, la sindonema Sekretario de la Grupo) poste la Esperantigitan Marseillaise, kies tradukinto malfeliĉe ne ĉeestis. Niaj Francaj amikoj multe ŝatas lian verkon.
Ŝajnis ke eĉ la Pluvdio estis frapita je miro, aŭdante la malnovan kanton en la nova lingvo, ĉar momente li tute ĉesigis sian okupon; malfeliĉe li komprenis nian lingvon nur tro rapide, kaj denove komencis la verŝado. Sed tio ĉi ne ĝenis nin, tute ne.
Ni facile trovis rifuĝejon, kaj gaje atendis la revenon de la suno, kiu, vidante nian nezorgecon, baldaŭ reaperis, kaj nun ni denove reiris en la urbon.