Je la sama vespero, granda kunveno de Esperantistoj havis lokon en la bela Urbestrejo.

Sro Ducros, Vic-Prezidanto de la Grupo, donis la saluton de bonveno al la Anglaj Esperantistoj, kaj al Sro Fruictier, Ĉefredaktoro de la Lingvo Internacia, kiu estis alveninta de Parizo por partopreni en la internacia kunveno. Sroj Bolingbroke Mudie kaj Reeve elektiĝis Honoraj Membroj de la Grupo. Poste oni prezentis nin al multaj Havraj grupanoj, kiujn ni ne estis ankoraŭ vidintaj, kaj la interparolado fariĝis pli kaj pli viva.

Ekstere la elementoj estis en granda tumulto, pluvis, tondris, fulmis; sed interne regis perfekta harmonio kaj paco.

La sekvantan matenon, niaj amikoj venis nin trovi denove sufiĉe frue por montri al ni kelkajn vidindaĵojn de ilia bela urbo. Ni vizitis la ĉefpreĝejon kaj la museon, kaj promenadis sur la tiel nomata "Promenade," la kolektiĝejo de la Havranoj.

Tagmeze granda festeno kunigis nin ĉe la hotelo. Ĉirkaŭ kvindek samideanoj kunsidis.

Ankaŭ la Brita Konsulo, Sro Soulsby Rowell, ĉeestis. Estis gajega kolektiĝo.

Sro Ducros denove esprimis en varmaj vortoj sian plezuron vidi nin siajn gastojn. Sro Bolingbroke Mudie, je la nomo de la Anglaj Esperantistoj, dankis por la korega akcepto farita al ni. Ankaŭ Sro Fruictier faris paroladon, kaj mi diris kelkajn vortojn. Poste, oni kantis la du naciajn himnojn, oni deklamis bonegajn poemojn, seriozajn kaj humorajn, oni kantis aliajn Esperantajn kantojn, oni ludis Esperantan Valson, k.t.p. Kaj violonoj kaj klarnetoj plibeligis la efekton.

Unuvorte ni amuzis nin multege, kaj la tempo forflugis tro, tro rapide.

Vespere ni kune supreniris, per ŝnurega fervojo, sur "La Côte," bela vojo super la urbo kie ni fotografiĝis, kaj de kie ni admiris la belan vidaĵon. Estis jam malfrue kiam ni revenis en nian hotelon, eble iom lacaj, sed tre kontentaj.

Venis nun la lasta tago de nia plezurplena vizito.