Oni afable estis aranĝinta ekskurson en la najbara marbanurbo Trouville (kiujn ni ŝerceme nomis Truurbo) la kolektiĝejo de multaj Parizanoj dum la somero. La transiro trans la estuario de la Seine daŭras ne pli ol duonon da horo. Ni pasigis tre feliĉan tagmezon en la bela urbeto, promenante kaj sidante konk-ludante sur la sablaĵo. Diversaj humoraj fotografaĵoj nun rememorigas pri tio.

Sed nun bedaŭrinde la horo de la disiĝo alproksimiĝis, ĉar la plimulto el la Anglaj Esperantistoj intencis reveturi Anglujon la saman nokton.

Ĝis la lasta minuto niaj Havraj samideanoj zorgis pri ni, ĝis la lasta minuto ni ĝuis la plezuron kunesti kun ili.

Sed ni devis disiri. Kun malĝojo ni forlasas la gastaman urbon, sed en niaj koroj vivas la espero, ke la amikeco naskita kaj kreskita dum la malmultaj lastaj tagoj fariĝos pli kaj pli firma, en niaj koroj estas la konvinko, ke nia laborado ne estas vana, ni ja jam vidis kelkajn belajn fruktojn.

Nia komuna lingvo jam kunigas la diverslandajn batalantojn per frata spirito. Koran, koregan dankon al niaj Havraj amikoj, kies varma akcepto inspiras nin je nova kuraĝo, je nova fervoro.

Kelkaj el ni daŭrigis la vojaĝon al Roueno.

Jam en Havro ni havis la plezuron konatiĝi kun la sindonemaj Sekretarioj, Sroj Boulet kaj Gehet, kaj ili tuj invitis nin viziti ankaŭ sian grupon.

Tie ni trovis la saman koran akcepton, kaj ni pasigis tre feliĉajn horojn inter la tieaj samideanoj. Ĝis nun, ni ne estis rimarkintaj, ke ni trovis nin en fremda lando, kaj efektive, tio ĉi ja ne estis la okazo, ĉar ni ĉiam estadis en Esperantujo, nia komuna patrujo. Nur kiam ni estis forlasintaj niajn samideanojn la sento ke ni estas nun inter fremduloj iom subpremis nin.

Nu! Esperantistoj, kiam vi havis libertempon kaj ne scias kie pasigi ĝin, ne ŝanceliĝu! Iru rekte en ian provincon de Esperantujo. Tie vi estos bonvena, vi trovos sincerajn amikojn, kaj vi revenos pli fervora Esperantisto ol iam antaŭe.

BRUSELO.