Mi esperas ke mi, per mia babilado, ne enuigas vin.

Sincere via,

G. C. Law.

FACILA ETERNA KALENDARO.

Elpensita de Rev. R. A. Davis.

Ekrigardo je la Almanako montros, ke la tago de la semajno, je kiu komencas la jaro, falas ankaŭ sur la 5a de Februaro, la 5a de Marto, la 2a de Aprilo, la 7a de Majo, la 4a de Junio, la 2a de Julio, la 6a de Aŭgusto, la 3a de Septembro, la 1a de Oktobro, la 5a de Novembro kaj la 3a de Decembro en ĉiu jaro, escepte en la super-jaro (Leap-year).

Se oni povas memori, ke T=1, L=2, M=3, N=4, R=5, S=6, J=7, oni povas facile memori ankaŭ la daton de la monato sur kiu ĉiu tago de la semajno falos.

Por memori la valorojn de la numeroj, estos bone memori la sekvantan frazon, kiu enhavas la literojn laŭvice: Tiu Lasta Monato Neniam Rememorigas Someran Julion (This Last Month Never Recalls Summery July).

T (1) estas vidata en OkTobro, L (2) en ApriLo kaj JuLio, M (3) en SepteMbro kaj DeceMbro, N (4) en JuNio, R (5) en FebruaRo, MaRto, kaj NovembRo, S (6) en AŭguSto, kaj, laste, J (7) en MaJo.

Estos ankaŭ plifaciligo memori ke, je tiu ĉi sistemo oni nur kalkulas la literojn de la antaŭlasta (akcentata) silabo de la monat-nomo.