Nenio estas pli simpla!
Oni devas sin kutimiĝi paroli pri la jaro per la nomo de la unua tago de Januaro.
Ekz. 1903 estis "Ĵaŭda-jaro" ĉar Jan. 1a estis Ĵaŭdo. Sekve Feb. 5a, Mar. 5a, Apr. 2a, Maj. 7a, Jun. 4a, Jul. 2a, Aug. 6a, Sept. 3a, Oct. 1a, Nov. 5a kaj Dec. 3a estis ĉiuj Ĵaŭdoj.
Simile 1905 estos "Dimanĉa-jaro," ĉar Jan. 1a estos Dimanĉo. Sekve Feb. 5a, Mar. 5a, Apr. 2a, k.t.p., estos ĉiuj Dimanĉoj.
De tiu ĉi oni povas kalkuli la daton de ia tago de la semajno, aŭ la tagon de la semajno sur kiu ia dato falos je ia jaro; ĉar 1905 estos "Dimanĉa-jaro," 1906 "Lunda-jaro," 1907 "Marda-jaro," kaj 1908 estos "Merkreda-Ĵaŭda-jaro." Ĉar tiu jaro estos super-jaro.
Tiu ĉi jaro (1904) ankaŭ estas superjaro, kaj oni devas nomi ĝin "Vendreda-Sabata-jaron" ĉar ĝi komencis je Vendredo, kaj Feb. 5a sekve estis ankaŭ Vendredo. Sed Mar. 5a, Apr. 2a, k.t.p., estis Sabatoj, ne Vendredoj, ĉar Februaro enhavis unu tagon pli ol la ordinara nombro.
Tial oni vidas ke, en la superjaro, Mar. 5a ne estos la sama tago de la semajno kiel Feb. 5a, sed la sekvanta tago. Kaj tio ĉi estas montrata per la duobla nomo: "Vendreda-Sabata-jaro" aŭ, en 1908, de "Merkreda-Ĵaŭda-jaro."
Estas rimarkinde ke tiu ĉi sistemo ne postulas ian ŝanĝeton je la nomoj de la monatoj en Esperanto. Ĉu Doktoro Zamenhof sciis tion, kiam li elektis tiujn nomojn?
LA ESPERANTAJ VOKALOJ.
Originale verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A.