Sed ve! tiu feliĉeco ne estis longedaŭra. Post tri jaroj ŝia edzo estis paralizita, kaj fariĝis tre postulanta malsanulo. Tiam ŝi hazarde konstatis, ke li procentdonis tutan lian riĉecon, kaj la ŝian, en jarpago je lia propra vivo sole. Ŝi ne volis malkontentigi lin, kaj ne informis lin pri ŝia eltrovo. Tamen ŝi ne povis multe ŝpari. La edzo eĉ rifuzis vendi sian veturilon kaj ĉevalojn, kaj eksigi la du servistojn, kvankam li neniam povis ilin uzi, kaj ŝi neniam eliris el la domo.

Kiam ŝi vidviniĝis, la aferoj estis aranĝitaj, kaj restis nur sufiĉe da bieno por doni £51 jara enspezo. Ŝi do translokiĝis en loĝejeton, kaj, kun la helpo de servistino kiu ne konsentis sin forlasi, kaj ne eĉ ricevis salajron, ŝi subtenis la geinfanojn. Ŝiaj parencoj ne eĉ sciiĝis pri ŝia malriĉeco, sed la boparencoj ĝin sciis, kaj pagis la edukkoston de ŝiaj filoj, kaj, post iom da tempo, la morto de boonklo denove riĉigis ilin sufiĉe.

La cetero de ŝia vivo estis tre feliĉa. Adorata de ŝiaj gefiloj, amata de ŝiaj servistinoj, kaj respektegata de geamikoj kiuj rakontis multajn ekzemplerojn de ŝia kuraĝeco kaj bonkoreco, ŝi atingis grandan aĝon.

DOVERO.

H. Bolingbroke Mudie.

Fine la tago por la unua Angla kunveno de Britaj kaj Alilandaj Esperantistoj estis preskaŭ alveninta. Mi trovis min en vagonaro, kune kun du fervoraj kunbatalantoj, veturante Doveren. La aliaj Londonanoj nur alvenis en Dovero du tagoj poste.

Ni ne estis la solaj personoj tie allogitaj. Diversaj kaŭzoj klarigis la troplenigon de nia vagonaro. La belega somera vetero kaj la Aŭgusta monato estas ĉiam sufiĉaj por allogi multe da personoj al tiu historika urbo, sed je tiu ĉi okazo ili tien iris por vidi la aŭtomobilajn boatojn, kiuj estis farontaj kunkurson de Kalezo ĝis Dovero.

Sinjoroj Finez kaj Geddes, la ĉefaj klopodantoj de la Dovera Grupo, afable kondukis nin ĉi kaj tien. Ili sciigis nin, ke la ŝipego de la Red Star Line vizitus la Doveran Havenon por la unua fojo tiun vesperon. Kaj efektive, iom poste, ni ekvidis tiun grandegan marirantan ŝipegon alproksimantan.

Dovero estas la lasta haltejo antaŭ New York; kaj mi devas konfesi, ke mi ne malmulte enviis la feliĉulojn, kiuj estis farontaj vojaĝon sur tia trankvila maro.

La Kapitano afable montrigis al ni la ŝipegon, kaj invitis nin vespermanĝi en la manĝosalono de tiu ĉi Ruĝa Stelo palaco. Sed estas la Verda Stelo kiu nun devas konsideriĝi.