Dum la nokto ekblovis venteto, kaj la matena maro estis punktata de blankaj ĉevaletoj—kiel ĉe ni oni nomas la ŝaŭmigantajn ondetojn. Tamen, la vaporŝipo ne multe luliĝis, kaj ni alvenis ĝustatempe en la Kalezan Havenon kaj, dank’ al Esperanto, denove marŝis sur Francan teron. Niaj tieaj geamikoj atendis nian alvenon, kaj la stelportantoj donis al ni koran akcepton sur la digo.
Ni intencis tuj iri por renkonti la Bulonjanojn; sed la atendita alveno de M. Camille Pelletan, Franca Mara Ministro, ŝanĝigis nian intencon kaj restigis nin kelkajn momentojn ĉe la stacidomo, admirantajn la multe da ora pasamento, kiun portis la diversaj kolektiĝintaj oficiroj. (Proksiman tagon Mme. Pelletan fariĝis Membrino de la Kalaisa Grupo).
Forpromenante, ni konstatis, ke la stratoj estis ornamigitaj de miloj post miloj da flagoj, kiuj malfeliĉe ne tie troviĝis nur por festi la Esperantistan Kunvenon! Ankaŭ la maristoj havis sian festan tagon kaj sian karnivalon.
Baldaŭ ni renkontis la Bulonjajn vizitantojn, kaj kunvenis ĉe la ĉefloko de la Grupo por oficiala prezentado. Tio farite, ni eniris la manĝoĉambron de la Hôtel Sauvage. Neniam mi estis manĝinta kun tiom da Samideanoj. Sepdek ni estis ĉirkaŭ la tablo. Ĉio estis tre bone aranĝita, kaj ni ĉiuj estis pli ol kontentaj pri la rezultato. Dum la manĝado la gaja karnivalo preterpasis la straton, aldonante alian interesaĵon al la memorinda tago.
Inter la kunvenintaj Esperantistoj ne nur estis membroj el Kalaiso kaj Bulonjo, sed multaj departementoj de la Esperantujo tie reprezentiĝis. Kapitano Capé (Alĝerujo), Profesoro Offret (Liono), Barono de Ménil (Reims), Komandanto Mathon (Clermont-Ferrand), M. Pourcines (Nancy), Leŭtenento Dupont (Valenciennes), M. Michaux (Boulogne), M. Wicart (Roubaix), M. Deligny (St. Omer), kaj M. Lefebvre (Elboeuf) estis kelkaj el la Francaj partoprenantoj; Sro Kuhnl (Bohemujo) kaj Sro Seynaeve (Belgujo) ankaŭ tie estis. La Urbestro afable sendis du deputatojn por ĉeesti tiun internacian kunvenon.
Post la tagmanĝo, ni promenadis en la antikvan urbon, tiel interesan por ni Angloj, ĝis la kvina, je kiu horo komencis la koncerto ĉe la Ĉambrego St. Michel.
Doktoro Guyot, Prezidanto de la Kalaisa Grupo, denove diris afablajn pensojn, kaj Kapitano Capé elektiĝis Prezidanto.
Post la aŭdo de diversaj telegramoj el Esperantujo, ni aŭskultis tre interesajn paroladojn de multaj kunvenintoj.
La koncerto estis tute sukcesplena, kaj ni ĉiuj ŝuldas korajn dankojn al M. Michaux, ĝia sindonema aranĝinto.
Ĉirkaŭ la 7.30 ni malkuniĝis por vespermanĝi.