Poste, kelkaj promenadis laŭlonge la marbordo, aliaj eniris la Kasenajn Ĝardenojn, kaj ĉiuj estis tute kontentaj ĝis la forirtempo, kiam la Bulonjaj amikoj revenis en siajn hejmojn, kaj mi estis devigata reveni en Doveron por la vaporŝipo de la unua horo matene.
Ne plu blovis la vento, kaj la vetero promesis esti perfekta por la aŭto-boatoj, kiuj ne ankoraŭ povas toleri maltrankvilajn marojn.
La oka de Aŭgusto komencas! La elementoj aplaŭdas la Esperantistan feston!
Ĉio, kion oni povis imagi, estas estinta farita por sukcesigi la kunvenon.
La vizitantoj havis specialajn ŝipbiletojn, je pli malalta pago, kaj la biletvendisto permesis tiun rabaton nur al personoj portantaj la verdan steleton. Bonega ideo!
Ĵus antaŭ la alveno de la Esperantistoj la kunkurso de la aŭtomobilaj boatoj finiĝis: Francujo estis gajninta la venkon. Niaj najbaroj do montris sian antaŭemecon je tiu ĉi afero tiel, kiel je Esperanto.
Sed kia vidaĵo! Etaj boatoj kuregantaj sur la trankvila maro, kelkafoje preskaŭ kaŝataj de la ŝaŭmkurteno, kiu estis suprenĵetita pro la rapidegeco tra la akvo. Eĉ la torpedo-detruantaj ŝipoj, kiuj akompanis ilin, malfacile ĝiskuris ilin.
Tiu ĉi kunkurso kredeble prokrastigis la alvenon de niaj vizitantoj. Certe ili mankis unu horon en Anglujo, sed gajnis pli longan restadon je la sunradioj.
Tamen, kiam la Nord alvenis, ni vidis ke la trankvileco de la maro, kaj la scivolemeco de tiuj kiuj neniam antaŭe estis vizitintaj nian insulon, allogis multe pli grandan aron ol ni atendis. Preskaŭ cent da ili, antaŭ ol elŝipiri, kunkantis "Dio Savu La Reĝon." Sed la troa fajfado de la vaporo perdigis la efekton, kaj, pro tio, ni ĉiuj kantis ĝin denove antaŭ la Lord Warden Hotelo. Mi certigas al vi, karaj Legantoj, ke neniaj el la preterpasantoj nun estas senavizaj pri la Esperanta movado!
La programo anoncis, ke ni havus specialan ŝipeton, por viziti la Havenajn konstruaĵojn; sed bedaŭrinde, pro la kunkurso, tiu proponita plezuro ne povis aldoniĝi, kaj mi do devis doni mallongan vortan klarigon pri la grandegeco de la entrepreno, kiu iom poste ebligos Doveron fariĝi unu el niaj plej indaj havenoj. La nunaj vizitoj de la transatlantikaj ŝipegoj jam asekuris ĝian estontan potencon.