En kafeo ni kunkantis la Marseillaise, kore kaj ĥore.
Ni tiam suprenrampis la monteton ĝis la antikva kastelo. Granda proporcio de la vizitantoj neniam antaŭe eniris Anglujon, kaj tre ŝatis la naturan belecon de nia marbordo.
La vespermanĝo manĝiĝis ĉe Restoracio Mangilli, sed, kompreneble, la neatendita nombro de la partoprenantoj multe malhelpis la aranĝojn. Speciala tramo portis nin al la Urbestrejo, kiu elmontris grandegan devizon—Bonvenon! Esperantistoj.
Lia Moŝto la Urbestro, Sir William Crundall (kiu estas ano de la Grupo), afablege permesis, ke ni kunvenus ĉe la Council Chamber.
Je la eniro en tiun ĉi belegan historikan ĉambregon, ornamitan de belaj pentraĵoj kaj vitroj, mi ne povis malpermesi al mi pensi pri la estinteco. Ĉar, antaŭ nur kelkaj semajnoj, mi estis enirinta la saman Council Chamber por fari la paroladon kiu fondigis la Doveran Grupon. Kaj nun, en la sama konstruaĵo, mi vidis Esperantistojn kunvenintaj de kvar diversaj nacioj ĉiuj aŭskultantaj, kaj partoprenantoj je, Esperantista koncerto. Tempora mutantur!
Nia afero ŝuldas multe, multege, al Sinjoroj Finez kaj Geddes, kies energio efektivigis la feliĉan okazon. Sed ankaŭ ni devas sendi niajn sincerajn gratulojn al ĉiuj helpantoj.
Sir William Crundall mem ne povis ĉeesti, pro la festo por honori la aŭtomobilistojn. Sed Sro A. T. Walmisley, M. Inst. C. E. (unu el la Urbestraro), kiu estas Prezidanto de la Grupo, anoncis afablan kaj kuraĝigantan sendaĵon de la Urbestro, kiu sendis sian koregan bonvenon.
La unua kantaĵo ĉe la koncerto kompreneble estis "Dio Savu La Reĝon" (nun parkere lernita). Tiam Sro Geddes kantis la unuan strofon, kaj Sro Dervaux la lastan, de la Marseja Himno, ĉiuj kunkantantaj je la ĥoro. La tegmento tremetis je la fervoro de la kunkantantoj!
La karaj Bergier kaj Michaux infaninetoj, kiujn ni tiel bone memoris ĉe Bulonjo, estis kunvenintaj por reciti siajn ĉarmajn Lafontainajn fablojn, starante sur la tablo.
La unua parto de la koncerto ja estis ĝuata; kaj, kiam ni aviziĝis ke la Urbestro estis provizinta nutraĵon, ni eniris en apudan ĉambron kaj manĝis je lia sano glaciaĵe, kaj trinkis je ĝi ĉampane.