La Prezidanto ankaŭ devis ĉeesti la aŭtomobilistan feston, kaj mi elektiĝis je la prezidantan seĝegon.

La dua parto de la koncerto komencis per la nova melodia himno do Sroj Hadfield & Ben Elmy. Ĝi enpresiĝos sur la venonta Gazeto ĉar multaj plendas pri la rareco de Esperanta muziko.

Me Michaux, la koncertestro, recitis tre larmoplenan kaj amuzigan skizeton, kaj Dro Guyot faris dankeman paroladon. Li diris: "Niaj amikoj estas tre feliĉaj respondi al la afabla invito de la Dovera Grupo. Jam en Kalezo ni ricevis multajn fremdajn amikojn, precipe tiujn de la transmaro. Hieraŭ kaj hodiaŭ la Esperantistoj preparis novan koran interkonsenton. Mi devas diri ke ili sukcesis. Ni dankas ne nur ĉiujn Samideanojn, sed precipe la Doveran Grupon."

Sroj Kuhnl kaj Seynaeve diris malmultajn vortojn por kuraĝigi la eklernantojn, kaj por pruvi ke lingvaj malfacilaĵoj nun ne devas ekzisti inter diversnacianoj, dank’ al nia mirinda lingvo.

Denove "Dio Savu La Reĝon"; denove "La Marseja Himno"!

Speciala tramo portis sesdek membrojn ĝis la enŝipejo, kaj la aliaj promenis tien.

Iom post la dekunua niaj alilandaj amikoj denove estis apartigitaj de ni per marstreketo. Sed dolĉaj estas sonoj sur la akvo, kaj la voĉoj de la ŝipaj kaj digaj ĥoristoj unuiĝis je duobligita energio. Pri Doktoro Zamenhof ni kantis: "For he’s a jolly good fellow." Sro Reeve rekantis "Kara Lu," kaj, kompreneble, la du naciaj antemoj plenigis la havenon de inspirema muziko. Nur post noktomezo la dolĉaj malproksimantaj sonetoj perdiĝis inter la bruetoj de la faletantaj ondoj, kaj, konstatante ke la unua Brita Esperantista Internacia kunveno nun apartenas al la memorinda estinteco, ni antaŭvidas je multe da tiaj feliĉaj estontaj kunvenoj.

At last the day for the first English gathering of British and Foreign Esperantists had almost arrived. I found myself in a train, together with two devoted fellow-workers, going to Dover. The other Londoners only arrived in Dover two days later.

We were not the only persons attracted there. Various reasons accounted for the overcrowding of our train. The lovely summer weather and the month of August are always sufficient to attract many people to this historic town, but on this occasion they were also going there to see the automobile boats, which were about to race from Calais to Dover.

Messrs. Finez and Geddes, the principal workers of the Dover group, kindly took us here and there. They informed us that the Red Star Liner would visit Dover Harbour for the first time that evening. And, in fact, a little later we caught sight of that great ocean liner approaching.