Niaj kleraj verkantoj povas, per ĝi, sendi siajn belajn, originalajn aŭ tradukitajn pensojn en ĉiujn landojn. La Anoncantoj povas fidi je la Internacia Lingvo por gajni tutmondan vendejon por siaj komercaĵoj. Ĉiuj povas interkonatiĝi.

Hodiaŭ mi estas tre, sed ne tute, kontenta. Pro la akcepto de La Esperanta Gazeto unu el miaj ambicioj plenumiĝis. Mi nun diros al Vi alian!

Inter la bela literaturo jam posedata de Esperantistoj vane mi serĉis unu sufiĉe vidindan volumon! Libroj nur legindaj estas ja bonegaj; sed ĉu ili sufiĉas?

Supozu, ekzemple, ke oni aĉetas la necesegan Fundamentan Krestomation. Ĝia kosto, laŭ Angla mezuro, ne estas tro granda; kaj oni estas kontenta posedi la 460 interesplenajn paĝojn. Sed ĉu la kosto ĉiam tie finiĝas? Oni trovas ke, kiel Anglo, oni ne plene ŝatas legi libron sub papera kovrilo. Oni do devas elspezi monon por ĝin bindigi. Tio pligrandigas ĝian koston de kelkaj frankoj. Nu, post kelkaj jaroj, kiam la libro fariĝis valora memoraĵo de la unuaj tagoj de la lingvo, ĉu oni estos kontenta ekvidi, ke ĝia papero flaviĝis; makuliĝis?

La respondon mi lasas al la Esperantistaro.

Estas necese ke kelke da prezentindaj libroj, bonepresitaj sur bona papero, sub bela kovrilo, ekzistu. Pro tiu celo mi intencas eldoni diversajn utilajn verkojn. Estas ankoraŭ tro frue atendi, ke la vendo povos pagi iliajn proprajn elspezojn; sed ilia eldoniĝo helpos la Aferon.

La unua de La Esperantaj Juveloj estos La Ventego, de Shakespeare, tradukita de nia plej klera Esperantisto, Sro Motteau. Unua eldono, ilustrita, orumita supraĵo kaj belete bindata per malmola verda ledo [donacinda]. Kosto 2f. 60c., afrankite.

Finante, mi fidas ke Vi, kiuj ŝatas la Verdkovrilaĵeton afable surskribos sur la enmetitajn abonpaperojn, kaj sendos ilin al mi, sub la enmetita kovrilo, antaŭ la fino de Oktobro. Kaj se Vi skribos aliflanke proponojn por plibonigi la Gazeton mi estos kontenta.

Mi esperas, kune kun Vi, ke post 1904 La Esperanta Gazeto enhavos dudek paĝojn anstataŭ ol dekses; sed tiu afero dependas de la nombro da Abonantoj.

Via Redaktoro.