Feliĉe mi baldaŭ eltrovis ke, el ĉiuj partoj de Esperantujo, alvenis kleraj, interesplenaj artikoloj. Monato post monato Abonantoj plimultiĝis.
Al ĉiuj helpintoj mi deziras sendi koregan dankon. Dank’ al Vi, ĉiunacianoj gajnis novajn pensojn, novajn konojn. Dank’ al Vi, La Esperanta Gazeto povos vivadi.
Tute nemetiisto, mi penadis kiel eble plej multe plaĉi miajn legantojn.
Tro ofte metiistaj eldonistoj nur pensadas pri la eldonkosto, kaj malatentas pri la deziroj de la legantoj. Sed, je La Esperanta Gazeto, mi neniam estas estinta ŝparema. Ĉiuj certe kontentiĝas pri la boneco de ĝia papero, tipo kaj ĝenerala enhavo.
Pri la literatura stilo mi kompreneble ne povas kritiki, nur mem estante pli malpli eklernanto. Sed Doktoro Zamenhof ĵus estas skribinta: "Via Gazeto tre plaĉas al mi; kaj mi estas konvinkita ke ĝi ankaŭ plaĉas al ĉiuj Esperantistoj."
En tia afero oni ne devas forgesi, ke estus estinta tute neeble ke individuo eldonu eĉ gazeteton en ia nacia lingvo post nur kelkaj monatoj da libertempa lernado. Tio ĉi nur estas ebla per nia facila Esperanto.
Estas malfacila afero, tiu ĉi redaktado de Esperanta gazeto!
Ĉiu vorto sendota al la presistoj (Ho ve! ne ankoraŭ Esperantistoj) devas esti skribmaŝinata, kaj, eĉ post tio, la korektado de prespruvoj postulas multe da penado. Preskaŭ ĉiam gravaj eraroj preterpasas la aŭtoran atenton, kaj ofte la viglecon ankaŭ de la Redaktoro.
Mi fidas ke, estonte, ĉiuj eraroj malaperos. Sed, denove, mi petas ke miaj legantoj senkulpigu ilin, se ili ĉeestos.
Mi nun povas prezenti al la mondo praktikan pruvon de la viveco, facileco kaj disvastiĝo de la Internacia Lingvo. En ĉiuj partoj de la mondo La Esperanta Gazeto havas Abonantojn, tute sen komuna lingvo krom Esperanto.