Ekzerco.
Promenu almenaŭ du aŭ tri mejlojn ĉiutage en freŝa aero. Metu ekzercilon en via dormoĉambro, kaj sekvu la instruojn presitajn sur la karto, por dekkvin minutoj tuj kiam vi leviĝas, kaj por la sama tempo kiam vi estas kuŝiĝonta.
Bano.
Prenu varman banon kun sapo almenaŭ unu fojon ĉiusemajne por malfermigi la haŭttruetojn. Tio ĉi estas necesa por esti en perfekta sano; kaj ankaŭ bano sen sapo, varma aŭ malvarma, ĉiutage.
Dormo.
Ĉiam dormu sep horojn neinterrompite, se eble. Dormu kun la fenestro malfermita iom ĉe la supro, kaj larĝe malfermita dum la somero. La ekzerco varmigos vin antaŭ ol enlitiri, kaj la ekzerco kaj la freŝa aero dormigos vin bone. La stomako nur havanta iom, se ion, por digesti, ankaŭ ripozos (se oni ne manĝis post la sepa horo vespere) kaj morgaŭe funkcios multe pli bone.
Je konkludo, se la fraŭloj deziras esti ja viraj viroj, ili ne devas drinki, ili devas eviti ĉiujn malbonmorajn kutimojn, ili devas fumi kiel eble plej malmulte (pli bone estas neniam fumi), ĉar ĉiu el tiuj ĉi estas malamikoj al forteco, kaj al konvena memkontrolo.
LA XIXa JARCENTO KAJ INTERNACIECO.
A. Kofman (Odessa).
Antaŭ kvar jaroj, kiam ĉiu ĵurnalo, gazeto, jarlibro kaj aliaj periodaj eldonaĵoj faris la karakterizon de la XIXa jarcento, oni venis unuvoĉe al la konkludo, ke tiu epoko estis precipa periodo de internaciaj komunikoj; oni kalkulis la kilometrojn da telegrafaj kaj telefonaj fadenoj, la milionaron da kilogramoj de fervojaj reloj, la kolosalan spezon de internacia komerco, la neimageblan sumon de eksterlandaj leteroj, k.c., k.c. Por ankoraŭ pli substreki la kreskon de la internaciaj rilatoj de la XIXa jarcento oni citis ekzemplojn, ke la Angloj, Francoj, Germanoj kaj aliaj nacioj sendas interŝanĝe siajn infanojn por la someraj tagoj en diversajn landojn kun la celo lernigi al siaj idoj la fremdajn lingvojn. Interalie oni montris, ke la turistaj kluboj vastiĝis sur la tuta tero, ellaborinte specialajn tarifojn por fervojoj, hoteloj, k.c., por siaj enlandaj kaj eksterlandaj membroj. Mallonge, legante tiujn ĉi sciigojn, oni efektive povus pensi, ke la nacioj faris grandegan progreson en la interkonatiĝo. Kio rilatas la fremdajn literaturojn, tiu ĉi punkto ŝajnis pli klara ol ĉio alia; de longe ja ĉiu biblioteko posedas la tradukojn de ĉiu pli aŭ malpli konata fremda aŭtoro.