Se tio ĉi diriĝis pri ĉiuj popoloj ĝenerale, kion oni devis diri pri la Angloj? La Angla nacio, kiu havas posedaĵojn en ĉiu parto de la mondo, kies ŝipoj vizitas ĉiun maron kaj golfon, kies turistoj estas precipe vojaĝemaj,—la Angla nacio devus unue koni la alilandan mondon, sed ... Cetere, estas preferinde paroligi Sron Ĉukovski mem, kiu sufiĉe konas Anglujon kaj la Anglojn.

Jen kion li skribas en la gazeto Odesskia Novosti, No. 6372, pri nia eminenta Rusa verkisto Anton Ĉeĥov, mortinta antaŭ nelonge:

"Mi vane atendis kelkajn tagojn, esperante trovi eĉ unu Anglan gazeton, kiu memorigus la nomon de nia ĵus mortinta verkisto. Sed ĝis hodiaŭ nenia gazeto aperigis eĉ unu linion pri li. Oni skribadis pri la Malacca, oni skribadis pri Nju-Ĉvang, sed la plej grandan perdon, la plej doloran Rusan malĝojon oni eĉ ne rimarkis....

"Certe, la Anglaj gazetoj ne povas reflekti ĉiujn interesojn de la lando. Oni devas turniĝi al alia fonte. Mi prenas la lastan eldonaĵon de la Brita Enciklopedio. Mi trovas tie Ĉefu, Ĉifu,—la nomo de Ĉeĥov malestas! Fine en la artikolo pri la nuntempa Rusa literaturo (XXXIIa volumo de la Enciklopedio, eld. 1902) mi trovas la serĉatan karan nomon. Por ne esti kulpigata je paskvilo, mi citas ĉion diritan tie:

"‘En la sfero de beletristiko, la plej eminenta estas A. Ĉeĥov, la ano de la nova partio. Kvankam li estas ankoraŭ juna, li jam montris sufiĉe grandan forton en siaj mallongaj noveloj. Kelkaj noveloj de Gorki, de Ertel, de Jassinski ankaŭ montras konsiderindan kvaliton.’"

"Jen ĉio. Tio ĉi estas skribita en 1902, kiam jam ekzistis La Mevo, La Stepo, En la foso de Ĉeĥov. Kaj la paralelo inter Ĉeĥov kaj Jassinski! Tia facilkora kaj fi-bonanima tintado de fremdaj nomoj pruvas superfluan fojon kiel neinteresa estas por la Angloj ĉio, kio ekscitas nin Rusojn, kio plenigas nian animon. Sendube la aŭtoro de tiu ĉi artikolo malestimas la temon de sia skribo, ĉar aliokaze li ne aldonus sian negliĝa-protektan epiteton ‘sufiĉe granda forto.’ Kia grandanimeco!"

"Ĉu tio ne estas stranga? La Angloj vojaĝas pli ol ĉiuj aliaj homoj, sed fremdajn landojn, la spiriton de fremdaj nacioj ili konas malplej! Edmund Gosse, la eminenta Angla kritikisto ne senkaŭze skribis en la Heinemanna Internacia Biblioteko: ‘Ni suriras la Alpojn, sed ni ne interesiĝas je la Svisaj pastoraloj; ni promenas laŭlonge kaj laŭlarĝe la fiordoj de Norvegujo, sed en nian kapon eĉ ne venas la ideo pri la grandaj mondkonceptoj, kreitaj de la verkistoj de tiu ĉi talentoplena popolo. Kun la Rusaj noveloj ni apenaŭ faris la komencan konon, kaj ni neniam demandis nin, ĉu ne ekzistas inter la Poloj Pola Dostoevski, kaj inter la Portugaloj Portugala Tolstoj.’"

"Kiel la Angloj konas Tolstoj’on mi jam parolis aliloke. Hodiaŭ, kiel specimenon, mi prezentas al vi perlon de la plej solida, plej serioza informilo Webster’s International Dictionary."

—"L. N. Tolstoj. Rusa novelisto kaj socialisto(?), naskiĝis en 1829 (?)"

"Tiel ne estas mirinde ke la nomo de Ĉeĥov tute ne estas en Webster’s Dictionary.