"Ekzistas ankoraŭ unu fonto, reflektanta la Rusan spiritan vivon. Tio ĉi estas la ĵurnalo Athenæum, organo de la Angla kritiko, kie koncentriĝas ĉiuj aŭtoritatoj de la lando. Ĉiujare la Julia numero estas dediĉata al la revuo de la tutmonda literaturo, kaj la plej granda ĉarmo de tiu revuo estas ke pri Rusujo skribas Ruso, pri Holando—Holandano, k.t.p. En la antaŭa tempo estis profesoro P. N. Milukov, kiu skribis la revuon de la Rusa literaturo; li estis sekvita de K. Belmont kaj poste de V. Briusov. De tempo al tempo—ekzemple en 1901—la Angla ĵurnalo ŝajne opiniis ke la Rusa literaturo tute ĉesis ekzisti, kaj tial ĝi donis pri ĝi nenian raporton. Tamen, kiam la raporto estis, rilate Ĉeĥov oni silentis aŭ oni estis tre vortavara. Ĉiam oni okaze citis la nomon de Andre’ Beli aŭ de D. Mereĵkovski pli ol de Ĉeĥov. Tial oni ne devas miri ke la Angla publiko tute ne konas la nomon de la eminenta Rusa verkisto. Estas vere ke tie ĉi aperis la traduko de La Nigra Monaĥo de Ĉeĥov, sed pri tiu ĉi traduko mi ne volas paroli nun, por ne blasfemi sur la freŝa tombo.

"Mi scias ankaŭ alian okazon. Mia kolego, Rusa korespondanto, perfekte posedanta la Anglan lingvon, tradukis la novelon de Ĉeĥov La Ĉambro N. 6, kaj prezentis ĝin al la atenta eldonisto Fisher Unwin. Tiu ĉi proponis al li reveni post 6 monatoj por povi informiĝi, ĉu Ĉeĥov estas sufiĉe konata al la Angla publiko. Mia kolego revenis post 2 jaroj kaj ricevis—rifuzon: la eldonisto ne volis riski presi la novelon, ĉar la Angla publiko ne konas la aŭtoron de ‘La Ĉambro N. 6.’"

Tiu ĉi artikoleto de Sro Ĉukovski ne bezonas grandan komentarion. La nombro de Rusoj, kiuj konas la Anglan lingvon estas tre malgranda, la nombro de la Angloj, kiuj posedas la Rusan, estas ankoraŭ pli malgranda. La XIXa jarcento, kiu faris "miraklajn" en la sfero de interkomunikiĝo de nacioj, ne atingis eĉ tian minimalan sukceson, ke la almenaŭa konatiĝo kun la eminenta Rusa verkisto, kiun nun ploras la tuta inteligenta Rusujo. Jen vi havas la XIXan jarcenton de internacieco! Tiu ĉi malĝoja kaj humiliga fenomeno estas superflua pruvo, ke la nescio de fremdaj lingvoj estas netransirebla baraĵo por la kono de fremdaj popoloj, de ilia spirito, de ilia literaturo, malgraŭ la telegrafoj, telefonoj, fervojaj reloj, k.c. Sen internacia lingvo, sen Esperanto, la fremdaj popoloj restos por ĉiam tero nekonata. Ni levu do alte la lumilon de Esperanto, kaj oni tuj vidos, aŭdos kaj sentos, ke la lingvo internacia estas efektive la plej potenca, kaj samtempe la sola rimedo por ligi la homojn en unu granda familio, almenaŭ samlingva.

ESPERANTAJ SONOJ.

Pri la plena malpermesebleco de ŝanĝoj de sonoj en Esperanto: verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., Fonetiko, Instruisto ĉe la Universitato de Liverpool.

Estante dum multaj jaroj studento de la sonoj de la homaj lingvoj, kaj de iliaj historiaj ŝanĝadoj, mi ekvidis, eble pli frue ol la granda plimulto da niaj kunverkantoj, danĝeron, kontraŭ kiu nia kara lingvo devos ĉiam, de tempo al tempo, fortege kontraŭbatali. Tio estas la danĝero de la dividiĝo de nia lingvo, per ŝanĝoj (diversaj en diversaj lokoj) de ĝiaj sonoj. La plimulto da niaj gefratoj tute ne rekonas tiun ĉi danĝeron; kaj ili estas iom inklinaj rideti, kiam la lingva studento parolas serioze pri ĝi. Ĉar ĝi estas danĝero, kiu enrampas en lingvon, grade, nesenteble, sekrete, kaj kiu unue tiam sin klare montras, kiam ĝi estas fariĝinta nevenkebla. Ne ekzistas sola nacia lingvo en la mondo, kiu ne estas la frukto de la nekonsciaj sonaj ŝanĝadoj, kiuj diversigis, kaj fine disigis kaj dividis, kelkan pli fruan lingvon. La ĉefa kaŭzo de tio ĉi estas, ke estas preskaŭ neeble, elradiki tiujn ĉi ŝanĝojn de sonoj, post tiam kiam iu amaso da homoj akceptas ilin kaj praktikas ilin ĉiutage inter si. La diverseco, unufoje farita, restas ĉiam: kaj ĉiu nova diversaĵo proksimigas la tempon de disigo, t. e., la tempon kiam oni ĉesos sin reciproke kompreni.

Pli frue ol mi atendis, alvenas pruvo kaj ekzemplo de tiu ĉi danĝero: kaj li aperas ankaŭ en loko la plej neatendita,—en la bonega Esperanta Sintakso, de Sro Paŭlo Fruictier. Oni legas tie, §56:—

"En kelkaj vortoj, sed precipe en kunmetitaj, renkontiĝas konsonantoj, kiuj ne povas esti elparolataj unu post la alia. Tiam la unua estas vole nevole elparolata kiel la dua (t.e., mole aŭ malmole)."

La aŭtoro tiam konstatas la konsonantojn, inter kiuj tio ĉi okazas. Ili estas b, d, g, ĝ, ĵ, vz, antaŭirantaj aŭ sekvantaj p, t, k, ĉ, ŝ, fs; kio faras 7 × 7 × 2 = 98 duoj de konsonantoj, kiujn oni devos ĉiam elparoli, alie ol ili estas presitaj! Ekzemple, diras li, "blovpafilo" havas necese la sonon de "blofpafilo"; kaj "ekzemplo," de "egzemplo"; kaj "sed precipe," de "set precipe."

Anglo, kiu elparolas ĉiun tagon, ne nur vp, kaj kz, kaj dp, sed preskaŭ la tutan aron da tiuj ĉi "maleblaj" duoj, simple miregas! Eble li diras al si trankvile "Ni diras ofte al ni en Anglujo stovepipe, bedpost, arctic zone; kie estas la malfacileco? Se oni povas elparoli vp kaj dp kaj kz tute facile en Angla, kial ne en Esperanto?" Kaj li rigardas sian "Sintakson" kun malespero, eble eĉ kun malfido!