Sume, la Anglo estas prava. Tiuj ĉi duoj (aŭ pli korekte, kelkaj el ili) estas nur maleblaj al niaj estimataj Francaj kolegoj, ĉar ili neniam uzas ilin en sia propra lingvo. Al la Anglo, aliflanke, ili ŝajnas iom pli facilaj ol ili reale estas, ĉar li uzas ilin ĉiutage.
Kaj tio, kion mi volas pruvi al niaj Francaj amikoj, per tiu ĉi artikoleto, estas ke ilia opinio pri la malebleco de tiuj ĉi konsonantaj duoj estas erara: kaj ke estus multe pli bone lerni kiel elparoli ilin, ol detrui unu el la plej brilaj meritoj de nia kara lingvo,—la absolutan neŝanĝeblecon de la elparolado de ĉiu vorto kaj de ĉiu litero en ĝia vortaro.
Skribante, mi ricevas informon, ke Anglaj amikoj volas ankaŭ ŝanĝi iom la sonojn. Mi parolos al ili pli malfrue, kiam ili estos presintaj siajn proponojn. Oni vidos baldaŭ ke tiu ĉi Franca propono estas tute sufiĉe por unu artikolo, por ĝin diskuti trae. Sed sciante, per la studado de la historio de lingvaj sonoj, kiel insida estas la danĝero de tiaj ŝanĝoj, mi estos ĉiam preta batali kontraŭ la plej malgranda ŝanĝo de la sonoj de nia lingvo.
Mi min trovas tute hejme en tiu ĉi temo pri konsonantaj duoj, ĉar mi skribas tiujn ĉi tagojn serion da artikoloj pri la intima strukturo de la 364 konsonantaj duoj, kiuj ekzistas en la Angla, por Die Neueren Sprachen de tiu ĉi jaro (1904–5).
Kaj ĉe la Franca flanko de la afero, mi estas studinta la lingvajn praktikadojn de la Francoj multe pli zorge kaj precize ol la plimulto de la Francoj mem, ĉar ĉe mi la sonoj de lingvoj estas profesia afero.
Eble kelkaj el niaj kunbatalantoj estas vidintaj la du ĉapitrojn, kiujn mi skribis en 1901 por la English and French Word-Book, de Sinj. Wm. Heinemann, el Londono. La unu estas Angle skribita, kaj priskribas la sonojn de la Franca lingvo por Angloj, kaj la alia estas France skribita, kaj priskribas la Anglajn sonojn por Francoj.
Mia punkto de vidado estas tial, nek tiu de Anglo, nek tiu de Franco, sed simple tiu de forta internacia Esperantisto. Ĉar mi tute ne povas kredi, ke Doktoro Zamenhof povus aprobi tiun ĉi regulon. Se "ekzemplo" havus por lia orelo, necese, la sonon de "egzemplo," li estus certe skribinta "egzemplo," de la unua komenco de la lingvo.
Kaj "ekzemplo" ne staras sole. Estas ankaŭ ekzameno, ekzekuto, ekzemplero, ekzercaro, ekzilo, ekzisti, k. t. a. Kaj preter kz, estas 97 aliaj duoj, kiuj ĉiuj povas okazi en Esperantaj vortoj, kaj havi sian elparoladon malbonigitan laŭ tia maniero. Oni havus baldaŭ, se oni akceptus tiun ĉi regulon, centojn da malprave silabaditaj vortoj en Esperanto. Sed prenu kv, en ekvatoro, ekvilibro, ekvivalento, akvo, likvido, trankvila, k.t.p. Ĉu estas necese ke oni ŝanĝu la kv de ĉiuj tiuj vortoj en gv? Tute ne! Ne eĉ por Franca parolanto.
La regulo, kiun Sinj. Fruictier eldonas, estas multe tro larĝa, eĉ por la Franca lingvo; kaj ĝi tute ne konvenas al la Esperanta. Ekzamenu ĝin ni pli zorge!
La regulo diras ke se unu el la molaj konsonantoj b, d, g, ĝ, ĵ, v aŭ z sekvos unu el la malmolaj konsonantoj p, t, k, ĉ, ŝ, f aŭ s, la du konsonantoj fariĝos molaj: sed se la malmola konsonanto sekvos la molan, la du fariĝos malmolaj. Tio estas: bp, bt, bk ... fariĝos pp, pt, pk ... : sed pb, pd, pg ... fariĝos bb, bd, bg....