Kion signifas "mola" kaj "malmola" konsonanto?

Oni faras molan konsonanton dum la laringo vibras, kaj malmolan konsonanton kiam ĝi ĉesas vibri. Nenio alia ol tio, pli aŭ malpli. Vibrado ŝanĝus la malmolan p, t, k ... en la molan b, d, g ... : kaj ĉeso de vibrado ŝanĝus la molan b en la malmolan p, k.t.p.

Ĉu estas eble ŝanĝi vibradon en nevibradon, aŭ nevibradon en vibradon, inter du konsonantoj?

Jes, certe!! Tio estas fakto de fiziologio.

Sed la regulo de Sinj. Fruictier signifas, ke la laringo devas necese, aŭ vibri aŭ ne vibri, dum la tuta daŭro de la du konsonantoj. Tia regulo ne havas la plej malgrandan fundamenton en la strukturo aŭ funkcioj de niaj organoj. Kaj se ĝi ekzistas, ĝi ekzistas per la volo kaj kutimo de homoj, kaj tute ne per ia fizika neceseco.

La vero fine aperas, sed ne la tuta vero. Kial niaj Francaj amikoj praktikas nepre tiun ĉi nenecesan regulon? Simple, je la komenco, ĉar ĝi estas pli facila: je la fino, ĉar ĝi fariĝas preskaŭ dua naturo.

Kaj la amo al la klareco, kiu sin montras tiel brile kaj hele en la tuta verkado de niaj agemaj najbaroj, montras sin ankaŭ en ilia kutima traktado de tiuj ĉi sonoj.

Ne estas bezono paroli tie ĉi pri la tuta aro da 14 konsonantoj kaj 98 kunmeteblaj duoj. La plimulto da ili estas tiel facila, ke eĉ Franco, kiu kutime evitas ilin, povas ilin tuj elparoli, kiam li faras la penon.

La plej malfacilaj duoj estas tiuj, kiuj enhavas du fermitajn konsonantojn. La fermitaj konsonantoj estas b, d, g, p, t, k; ĉar ili fermas tute, dum certa tempo, la buŝon. Tiuj ĉi 6 konsonantoj povas fari inter si nur 18 duojn.

Restas 80 duoj, kiuj estas tute ne malfacilaj. Enestas en ili du specoj, unu speco kiu enhavas fermitan konsonanton (ekzemple tv, vt, ds, sd), kaj alia speco kiu ne enhavas fermitan konsonanton (ekzemple zf, ŝv, vf, ).