Nek la unu speco nek la alia estas nature malfacila. La leganto povas certiĝi pri tio per la elparolado de la vortoj glitveturi, blovtubo, apudsidi, disdoni, aŭ de rozfloro, pluŝvesto, pluvfonto, disĵeti. La dua speco estas ĉiam tre facila. Estus perdo de tempo, rezoni pri tio. La eksperimentado tute sufiĉos.

Vera malfacileco trovas sin unue (kaj laste) en la 18 duoj, kiuj enhavas du fermitajn konsonantojn. Prenu ni la duon bt, kaj la vorton subteni, kiel ekzemplojn.

Ekzamenante zorge la metodojn laŭ kiuj oni elparoladas bt, oni trovas ke la Angloj havas unu metodon, kaj la Francoj du metodojn, sed ambaŭ diversajn de la Angla.

Sed oni bezonas scii ion pri la formado de fermitaj konsonantoj, antaŭ ol oni povos kompreni tiujn ĉi 3 metodojn.

Fermita konsonanto, plene formita, konsistas el silento kaj 2 bruoj. Ĝi enhavas tial 3 partetojn—(1), la alfrapantan bruon, kiu faras la fermaĵon; (2), la plenan fermaĵon, kiu produktas la silenton, kaj (3), la elfrapantan bruon, aŭ pafon, kiu formovas la fermaĵon.

Elparolante aba, ata, oni aŭdas kaj la alfrapon kaj la elfrapon de la b kaj de la t, sed ne la silenton: ĝi estas tro mallonga.

Sed elparolante ba kaj ta, ne estas plu aŭdebla alfrapo, nur elfrapo. La orelo tamen akceptas la elfrapon, aŭ pafeton, kiel perfektan bt konsonanton.

Sed elparolu oni abat. Estas tiun ĉi fojon klara alfrapo; sed la elfrapo estas malforta kaj tre diversa. En Angla oni apenaŭ aŭdas la elfrapon: sed per kutima aŭdado, la Angla orelo povas rekoni la b per la alfrapo sola. Ekzemple, Arab.

Sed ĉe la Franco, estas tute kontraŭe. Aŭskultu, dum li elparolas Arabe. Oni aŭdas tute klare la elfrapon de la b. Kaj por lia orelo, sono, kiu ne posedas tiun elfrapon ne estas b. Por li la Angla sono ĉe la fino de Arab estas io simila al malforta p, sed tre malklara.

Rigardu nun la efektojn de tiuj ĉi cirkonstancoj sur la kunmetado de b (aŭ dg) kun t (aŭ pk) en la buŝoj kaj oreloj de la du nacioj. Nia ekzemplo estas subteni.