La Anglo havas solan kaj simplan metodon por trakti la aferon. Li prenas la alfrapon de b, kaj kunigas ĝin sub silento al la elfrapo de t, kaj sentas ke li estas elparolinta subteni.

Sed la Franco tute ne akceptas tiun ĉi metodon. Sono sen elfrapo, kaj kiu finiĝas preskaŭ sen laringa vibrado, ne estas por lia orelo b, sed io multe pli proksima de p.

Tial li prenas unu el du vojoj. Unuflanke li povas preni la vojon de nia amiko Sro Fruictier, kaj ŝanĝi la b maltime en p—vojo kiu ŝajnas al mi treege danĝera por nia kara lingvo. Sed estas tamen alia vojo, kiu estas tute tiel Franca, sen esti tiel danĝera.

La Franco ofte kunigas realan b (aŭ dg) kun reala t (aŭ pk) per tiu tre ŝanĝebla sono, kiun li nomas e mutan: ekzemple, robe turque. Estus multe pli bone diri ankaŭ subeteni, k.t.p., kun tre mallonga e, ol detrui la perfektan fonetikecon de la lingvo per la dirado de supteni, k.t.p.

Mi tute povas kredi ke la Angla metodo de sola alfrapado kaj sola elfrapado por bt, k.t.a., ne estas praktikebla por la amaso da niaj Francaj kunbatalantoj. Tial tiu ĉi longa argumento kun ili pri alia metodo, kiu estus ne nur Esperanta, sed ankaŭ Franca.

R.J. Lloyd.

La Universitato, Liverpool,
Aŭguston, 1904.

VEKIĜA HIMNO DE INFANO.

(El Lamartine).

Esperantigis A. Motteau.