Muzikistoj kiuj gaje ludas violonojn, glasojn, aŭ harpon, rikoltas iom da pencoj kaj malaperas malsupren. Ili bone antaŭscias ke, iom poste, niaj novaj maristoj ne plue bezonos ian muzikon.

Ilia gajeco baldaŭ malaperos, ili fariĝos pensemaj, kaj fine, ĉiu el ili malbenos la tagon de sia naskiĝo, kaj nur deziros esti permesata morti.

Estas simptomo de tiu ĉi somera malsano, ke morgaŭ la malsanulo denove suriros vaporŝipon kaj kredos, ke la maro sendube devas esti trankvila kaj ebena.

Kiam, post multe da tagoj, li fine atingas sian propran domon, kiam rave li vidas ĉian karaĵon, li ekdubas ĉu li ne estas havinta ian spiritan malsaneton, kaj ĵuras neniam ree veturi maroborden.

Kaj tiu ĉi decido daŭros—nur ĝis la sekvanta somero.

Ĉar estas simptomo de tiu ĉi malsano, ke oni tute forgesas ĉiun ĉagrenon, kiu okazis dum ĝia daŭro.

ĈITUO, LA LUPO-KNABO.

Vera rakonto el Hindujo.[2]

Originale verkita de Alfred T. Simper.

Sur la bordo de la Ĉenabo vivadis bovisto kaj sia malgranda familio. Ĉiuvespere lia edzino, prenante sian infanon Ĉituon, eliris por kolekti verdaĵojn por la vespermanĝo. Kuŝigante la infanon sur la herbo, ŝi ofte vagis dum duonhoro.