Unu tagon, revenante al la kuŝejo, la infano ne ĉeestis kaj, kio estis pli terura, senkrie estis malaperinta. Nur liaj malmultaj kovriloj restis.

La timiga penso, ke sovaĝa besto estis forpreninta ŝian knabeton, tuj prezentis sin al ŝi. Laŭtkriante kaj brustbatante, ŝi ĉirkaŭiradis tiel, kiel tigrino farus je simila okazo. La vilaĝanoj, armitaj de bastonoj kaj tranĉiloj, kuniĝis kun la malfeliĉaj gepatroj, kaj faris serĉon. Nenio rezultadis kaj, kvankam la ĉirkaŭaĵo estis ĉiutage trairata de bovistoj kaj ŝafistoj, ili ne povis iajn postsignojn trovi.

La afero estis de tiam forgesata de ĉiuj, krom la gepatroj.

Tri jaroj pasis.

Unu vesperon kelkaj knaboj arigis la bovojn kaj, laŭ la kutimo, la bestoj alproksimiĝis al la rivero por trinki. Subite ekkriegis unu knabo: "Lupoj, lupoj."

Je tio ili faris grandan bruegon. Patrinlupo kaj siaj idoj rapide forkuris, lasante harkovritan estaĵon—duonsimian, duonknaban—kiu malpli rapide sekvis ilin, kvarpiede.

Kompreneble, la knaboj ĉasis tian kuriozaĵon sed la lupino returnen kuris. Tiam la ĉasantoj rapide forkuris, kaj, hejmatinginte, rakontis pri stranga simio, kiu mankis voston, kaj akompanadis la lupinon.

Dek malfeliĉaj jaroj pasis, kiam la patrino vidis luparon inter kiu estis io, duonhoma, duonbesta, malrapide kuranta. Pri tio ĉi oni sciigis Anglan sportiston, kiu tiame ĉasadis en tiu regiono. "Ŝparu filon mian, mi petegas, kaj nemortigite revenigu lin!" plorpetis la patrino.

La Anglo tutkore klopodis pri tiu ĉi afero. Li kunvenigis la plej spertajn ŝikariojn[3] kaj foriris al la bordoj de la ĉenabo. Pretigante allogilon kaj ĉiunokte spionadante, ili penadis kiel eble plej multe por kapti la beston.

Tiamaniere pasis monato, sed la Anglo ne volis maltrafi. Nu, unu nokton, dum li sidadis en lia kaŝejo observante la kaproviandon, kiu estis la allogilo, du lupoj aperis, kune kun stranga kamarado.