La kaŝulo tuj eltiris sian pistolon kaj pafis je la plej granda. La patrinlupo morte falis teren, la pli juna forrapidegis, la duone homa besto sekvis ĝin lame.

"Ŝikari, ŝikari, leviĝu! Ne pafu!" kriegis la Anglo.

La ŝikariaro kun ŝnuregoj kaj bastonegoj ĉasis la estaĵon kaj kaptis ĝin. Estis la lupknabo. Li nudigis siajn blankajn dentojn kaj surĵetis sin sur ili. Sed li ne povis plene ekzerci siajn membrojn, kaj baldaŭ estis ligata per fortaj ŝnuroj.

Je la tendaro, oni alligis lin al tendstango per ledrimeno ĉirkaŭ la talio. La lupknabo rifuzis manĝaĵojn kaj sopire rigardis la arbaron, kie estis siaj kamaradoj. Hunde, li ĝemadis kaj blekadis; kaj, je ies alproksimiĝo, li ĉirkaŭe saltetis, kiel simio.

La patrino alvenis por vidi sian knabon. La tuta korpo estis kovrata de molaj haroj, kaj la ungoj estis fariĝintaj pintaj ungegoj.

Tiun nokton, stranga sono estis, aŭdata en la tendaro. La dormantoj vekiĝis, kaj, elkurinte, ekvidis, la lupknabon forkuranta kun siaj fratlupoj, kiuj morde estis disrompintaj la rimenon por liberigi sian kamaradon. Kelkaj senkuglaj pafoj disigis la lupojn, kaj la knabo rekondukiĝis.

Diris la Anglo al la mizera patrino: "Lasu vi la knabon kun mi dum unu jaro, ĝis ni lin resentebligos je la homa influo."

Tiel la aminda sportisto kun la stranga estaĵo forlasis la arbaron.

Iom post iom, Ĉituo estis instruata preskaŭ vertikale staradi. Sed lia korsento restis en la densa arbaro. Kiam ajn li vidis hundon, li kurbiĝis por ĝin karesi.

Estis evidente ke, el ĉiuj ligiloj, kiuj iam altenis lin al la homa gento, ne unu restis. Efektive, li nun estis kvazaŭ senanima besto.