Sed la nova vivmaniero subite finiĝis ĉar, post malmultaj tagoj oni trovis lian senvivan korpon sur ĝia pajla lito.

Tamen la patrino ankoraŭ faras longajn pilgrimadojn por ke ŝi eniru la pli feliĉan mondon, kaj tie renkontu sian knabon,—lupo-knabo kvankam li estis.

FOOTNOTES:

[2] Tiu ĉi historio estas tre bone konata inter la Sportistoj en Lahore.

[3] Ŝikari estas Hinda vorto signifanta Sportisto.

PLENDKAŬZO KAJ RIMEDO.

Kimra Historio rakontata de E.W.

Antaŭ okdek jaroj Anglujo kaj Kimrujo same suferis je arbitra imposto kiu, jaro post jaro, plipeziĝis. Por havigi monon por ripari la vojojn ĉiuj rajdataj aŭ tirantaj bestoj, kaj ankaŭ ĉiuj bovoj kaj ŝafoj kiuj marŝis sur la vojoj, submetiĝis al imposto. Por kolekti tiun ĉi monon oni starigis grandajn pordegojn ne tre malproksime unu de la alia. Ĉe ĉiu pordego estis malgranda dometo de la monkolektisto.

En kelkaj lokoj la imposto estis tiel peza kaj la pordegoj tiel multaj ke ĝi estis vera ŝarĝo je la farmamastroj. Ekzemple, ili kutimis bruligi kalkon por riĉigi sian teron; kiam pordego estis inter la bruligejo kaj la farmo, la mastro ofte devis pagi tri ŝilingojn por ĉiu ŝarĝveturilo plena je kalko!

La laboristoj kaj la mastroj plendegis, sed vane.