La alia homo estis sur la antaŭparto de la kanuo, zorge rigardante la teron. Li tenis sur genuo flavan paperan folion.
"Venu, kaj rigardu tion ĉi, Evans," li diris.
La du homoj parolis mallaŭte, kaj iliaj lipoj estis malmolaj kaj sekaj. Tiu, nomata Evans, balancis sin laŭlonge la kanuo, ĝis kiam li povis rigardi ĝin trans la ŝultro de sia kunulo.
La papero ŝajnis esti kruda geografia karto. Pro ofta faldado, ĝi fariĝis tre ĉifita kaj eluzita preskaŭ ĝis pecetoj, kaj la dua homo kuntenis la makulitajn pecetojn tie, kie ili malkuniĝis. Sur ĝi oni malklare povis distingi, verkitan krajone kaj preskaŭ forfrotitan, la konturon de la golfo.
"Jen!" diris Evans, "estas la rifo, kaj jen la fendo." Li gvidis sian fingregan ungon sur la karto. "Tiu ĉi kurba kaj torda linio prezentas la rivereton—mi povus ja trinki nun!—kaj tiu ĉi steleto montras la lokon."
"Vi vidas tiun ĉi punktan linion," diris la homo kun la karto; "ĝi estas rekta linio, kaj ĝi kuras de la fendo de la rifo, ĝis tufo da palmarboj. La steleto estas ĝuste tie, kie ĝi trafas la rivereton. Ni devas rimarki la lokon, kiam ni eniros en la lagunon."
"Estas malfacile kompreni tion," diris Evans, post paŭzo, "kion signifas tiuj ĉi streketoj malsupre. Ĝi ŝajnas esti la desegno de domo, aŭ de io simila; sed tion, kion signifas ĉiuj tiuj ĉi streketoj montrantaj tien ĉi kaj tien, mi ja neniel povas diveni. Kaj kia estas la skribaĵo?" "Ĥina," diris la homo kun la karto. "Kompreneble! Li estis Ĥino," diris Evans. "Ili ĉiuj estis Ĥinoj," diris la homo kun la karto.
Ili ambaŭ sidis kelkajn minutojn fikse rigardante la teron, dum la kanuo malrapide antaŭen flosadis. Tiam Evans ekrigardis la remileton.
"Jen via vico ĉe la remilo, Hooker," li diris.
Kaj lia kunulo kviete kunfaldis sian karton, enpoŝigis ĝin, zorge preterpasis Evans kaj ekremis. Liaj movadoj estis lacaj, kiel tiuj de la homo kies forto preskaŭ foriĝis.