Evans sidis, okuloj duone fermitaj, observante kiel la ŝaŭma ondrompilo de la koralo ŝajnas pli kaj pli alproksimiĝi. La ĉielo jam estis por ili, kiel brulanta fornego, ĉar la suno estis apud la zenito. Kvankam ili estis tiel proksime de la trezoro, li ne sentis la atenditan kontentegon. La ekscitego de la batiĝo por posedi la karton, kaj la longa nokta vojaĝo de la ĉeflando sur senproviza kanuo estis, kiel li diris, ellacigintaj lin. Li penadis sin eksciti, turnante siajn pensojn sur la orfandaĵoj, pri kiuj la Ĥinoj estis parolintaj, sed ili ne volus resti tie; ili revenis tuj al la ideo pri la dolĉa akvo murmuretante en la rivero, kaj al la preskaŭ neelportebla sekegeco de liaj lipoj kaj gorĝo. La ritma plaŭdado de la maro sur la rifo nun aŭdetiĝis, kaj ĝi havis agrablan sonon por liaj oreloj; la akvo lekis la kanuflankon, kaj akveroj gutadis de la remileto inter ĉiu ekremo. Iom pli poste, li ekdormetis.
Li ankoraŭ estis malklare konscia pri la insulo, sed stranga revaĵo intermiksiĝis kun liaj sentadoj. Denove estas la nokto, kiam li kaj Hooker estas eltrovintaj la sekreton de la Ĥinoj; li vidas la lunlumigatajn arbojn, la malgrandan fajron bruletantan, kaj la nigrajn figurojn de la tri Ĥinoj—unuflanke arĝentatajn pro la lunlumo, kaj aliflanke ruĝajn pro la fajrlumo—kaj li aŭdas ilin interparoladi Piĝin-Angle[2], ĉar ili estas venintaj el diversaj provincoj. Hooker, unua, ekkomprenas la temon de ilia parolado, kaj faras signon, ke li aŭskultu. Eroj el la interparolado estas neaŭdeblaj, kaj eroj nekompreneblaj.
Hispana galjeno[3] de la Filipinaj Insuloj, senespere surterkurinta, kaj ĝia trezoro enfosita ĝis la reveno-tago, estas la fundamento de la historio; ŝippereiĝinta maristaro malmultigita per malsano aŭ per malpacoj kaj la postuloj de la disciplino, kaj, fine, la foriro per la boatoj, neniam plu retrovotaj. Tiam Ĉang Haj, nur unu jaro antaŭ, sur teron vaginte, hazarde eltrovis la orfandaĵojn dum ducent jaroj kaŝitajn. Li forkuras de sia ĵunko[4], kaj reenterigas la oron per grandega laboro, senhelpe, sed laŭ tre ruza maniero. Li multe akcentegis la ruzecon—estis lia propra sekreto. Nun li bezonas helpon reveni por elfosi ilin. Post nelonge la karto flirtis teren, kaj la voĉoj silentiĝis. Kia bela rakonto por la oreloj de du Britaj sentaŭguloj!
La revo de Evans translokiĝis al la momento, kiam li tenis la harvoston de Ĉang Haj inter siaj manoj. La vivo de Ĥino estas apenaŭ de tia indo, kiel tiu de Eŭropano. La ruza vizaĝo de Ĉang Haj, unue, akra kaj furioza kiel tiu de ektimigita serpento, kaj poste terura, perfidema kaj kompatinda, fariĝis multe tro vidata en la revo. Ĉe la fino, Ĉang Haj faras grimacon, grimacon plej nekompreneblan kaj timigeman. Subite aferoj tre malagrabliĝis, kiel iafoje okazas en la revoj kaj sonĝoj. Ĉang Haj babiladis kaj minacis lin. Li reve vidis grandajn amasojn da oro, kaj Ĉang Haj sin intermetantan kaj baraktantan reteni lin de ili. Li ekprenas Ĉang Haj per la harvosto—kiel la flava bruto estas granda, kiel li baraktadas kaj grimacas! Li plikreskadas ankaŭ. Tiam la brilaj oramasoj ŝanĝiĝis en brulegantan fornon, kaj vasta diablo, mirinde simile al Ĉang Haj, sed kun nigra vostego, eknutris lin per karbo. Ili terure brulvundis lian buŝon. Alia diablo elkriegis lian nomon: "Evans, Evans, dormema malsaĝulo!" aŭ ĉu li estis Hooker?
Li vekiĝis. Ili estis ĉe la eniro de la laguno.
"Jen la tri palmoj. Ĝi devas esti sur unu linio kun tiu arbetaro," diris lia kunulo. "Memoru tion! Se ni aliros ĝis tiuj arbetoj, kaj tiam vojiros en la arbetaĵon laŭ rekta linio de ĉi tie, ni ĝin atingos, kiam ni alvenos al la rivereto."
Ili nun povis vidi tie, kie la elfluo de la rivereto plilarĝiĝis. Je ĝia vido, Evans reviviĝis. "Rapidu, amiko," li diris, "alie, je la ĉielo, mi devos trinki marakvon!" Li mordetis sian manon, kaj rigardis la arĝentan streketon inter la ŝtonegoj kaj la verda densejo. Post iom da tempo, li preskaŭ furioze turniĝis al Hooker: "Donu al mi la remileton," li diris.
Tiel ili alvenis la elfluejon de la rivero. Iom pli antaŭen, Hooker prenis akvon en la mankavon, gustumis ĝin, kaj elkraĉis. Iom poste, li denove provis ĝin: "Tio ĉi taŭgos," li diris, kaj ili komencis avide trinki.
"Malbenu tion!" diris Evans, subite. "Estas tro malrapide." Kaj, riske kliniĝinte trans la antaŭa parto de la kanuo, li komencis ensuĉi la akvon per la lipoj.
Baldaŭ ili faris finon de la trinkado kaj, naĝigante la kanuon en malgrandan golfeton, ili estis surteriĝontaj meze de la densa kreskaĵaro, kiu superpendis la akvon.