Ŝia vivo estis senĝoja, tamen trankvila, ĝis Johano mortis. Apenaŭ li enteriĝis, kiam ŝiaj turmentantoj revenis. Nokte ili melkis la bovinojn kaj forpelis ilin kun la bovojn, bovidojn kaj porkojn sur la kampojn de la najbaroj. Ili ŝtelis ĉiujn ovojn de kokino, anasino, anserino kaj kolombino. En la dometo povis neniu ĝui noktan ripozon. Bruoj, batoj, pinĉoj, neebligis dormon. Nek sciulo nek pastro povis forpeli la ofenditajn kaj malicajn feojn. Pro tio, post mallonga tempo kaj multe da ĉagrenoj, la vidvino forlasis senespere sian domon kaj belan bieneton, kaj vivis malriĉa kaj malestimata inter fremduloj.
Kontraŭ ŝi estis la bonaj etuloj tro kruelaj, sed oni devas memori, ke tiuj ĉi strangaj estaĵoj ne estas Kristanoj baptitaj. Kredeble ili neniam estis aŭdintaj la ordonon: "Faru bonon kontraŭ tiuj, kiuj kontraŭ vi malbonon faras." Ili nur komprenis la leĝon: "Kontraŭ bonuloj bone agu"; kaj mi kredas, ke ili honeste obeis tiun leĝon.
Certe mi neniam aŭdis nek legis pri feo aŭ feino nedanka!
INSTINKTO AŬ INTELIGENTECO.
Vera rakonto de Dro. M. P. Gambier (O. W.)
Karaj gelegantoj, mi rakontis al vi la lastan fojon, historion pri porkino, kiu sciis kalkuli siajn idojn. Hodiaŭ mi parolos al vi pri alia besto.
Unu el miaj amikoj, pasia ĉasisto, havis hundinon bonan, belan kaj tre fidelan. Ian tagon la hundino, kiu estis graveda, de malproksime sekvis sian mastron, kiu ne volis kunkonduki ĝin por ĉasi. Kiam ĝi estis sufiĉe malproksime de loĝejo, ĝi montriĝis al sia mastro, kiu estis tre malkontenta ĝin ekvidante. Li ne volis reveni hejmen kaj daŭrigis sian vojiron ĝis sia kampara domo; proksime de tiu domo estas arbareto.
Kiam li alvenis al la domo, li ne vidis plu sian hundinon, li ĝin alvokis voĉe kaj fajfe por ke ĝi revenu, sed senutile; la hundino ne revenis.
Kiam eknoktiĝis, mia amiko revenis hejmen. Tie li informiĝis pri sia hundino; sed ĝi ne estis reveninta. Kiam estis la horo por kuŝiĝi, li aliris al la ĉevalejo, kie ordinare kuŝas la hundino, ĝi ne estis ankoraŭ reveninta. Tiam oni lasis la pordon de la korto malfermita, por ke, se la hundino revenu nokte, ĝi povu aliri sian kuŝejon.
Mia amiko, tre maltrankvila pri sia hundino, matenfrue leviĝis, kaj tuj aliris la ĉevalejon kie li vidis la hundinon kun sep hundidoj. Li tre miris, kaj tute nesciis kio estis okazinta.