Sed la mistero estis post nelonge klarigita: oni estis vidinta la hundinon sur la vojo al Loudun kun unu hundido en la buŝo. Tiu kiu estis ĝin vidinta miris, kaj li ĝin spionis. Li rimarkis, ke la hundino rapidas al Loudun, kaj ĉar li konis la beston, li aliris al la kampara domo de mia amiko. Post nelonge li vidis la hundinon, kiu rapide revenas; li vidis ke ĝi eniras la arbareton, kaj poste, li vidis la hundinon, kiu forkuras al Loudun kun ankoraŭ unu hundido en la buŝo.
La kamparano tiam eniris la arbareton kaj esploris ĝin. Li fine eltrovis la lokon kie estas la hundidoj. Li kaŝiĝis kaj atendis. Post nelonge la hundino revenas kaj prenas unu el siaj idoj. Ĝi revenadis ĝis ĉiuj forportiĝis.
La kamparano aliris Loudun’on kaj rakontis la aferon al mia amiko, kiu decidis, pro la sindonemo de la patrino, ke li ne mortigus eĉ unu idon.
La loko kie la hundino estis naskinta siajn idojn estis je kvar kilometroj (du kaj duono mejloj) de Loudun, vojaĝo je ok kilometroj (5 m.) estis do necesa por ĉiu hundido.
La hundino faris do, en unu nokto, 56 kilometrojn (35 m.).
Tiu besto sciis do ke ĝi havis sep idojn, kaj ĝi lasis neniun el ili.
Ĉu estas eble ne admiri tiun patrinan sindonemon kiam oni vidas virinojn, kiuj mortigas siajn infanojn!
KRISTNASKA PUDINGO.
Jem Ross Archibald.
[Dum miaj Esperantaj vojaĝoj, mi kun granda miro eltrovis, ke oni tute nenion konis pri tiuj mirindaj pudingoj kaj kukaĵoj, kiuj tiel prave fierigas ĉiujn Britajn korojn. Eĉ la necesega Buno mankis, kaj mi devis sendi specimenojn al Franca kolego, por ke ili allogu lin viziti, kiel eble plej baldaŭ, tiun ĉi belan insulon.
Kiam do Legantino afable proponis sendi recepton por la faro de Kristnaskaj Pudingoj, mi kontentege akceptis la bonvenan proponon, sciante ke ne nur la inaj legantoj, sed ke ĉiuj kontente gustumos, eĉ nur spirite eble, niajn naciajn manĝaĵojn.—La Redaktoro].