Li sin turnis, kaj rigardis en la malhelajn malvarmetajn ombrojn de la silenta arbaro, malantaŭ ili. "Se ni iros iom supren kaj malsupren, laŭlonge la rivereto, ni kredeble atingos ion."

"Vi diris——" komencis Evans.

"Li diris, ke estas ŝtonaro," diris Hooker.

La du homoj rigardis unu la alian dum momento.

"Ni unue esploru iom malsupren," diris Evans.

Ili antaŭeniris malrapide, scivole ĉirkaŭrigardante. Subite Evans haltis. "Kio, je la diablo, estas tio?" li diris.

Hooker sekvis per la okulo lian montrantan fingron. "Io blua," li diris. Ĝi vidiĝis ĵus kiam ili atingis la supron de malgranda altaĵo de la tero. Tiam li ekkoniĝis tion, kio ĝi estis. Li subite antaŭeniris rapidpaŝe, ĝis ke videbliĝis la korpo apartenanta al senpova mano kaj brako. La mano ankoraŭ rigide tenis la ilon, kiun ĝi estis portinta. La aĵo estis Ĥino, vizaĝo malsupre. La malzorgeco de la kuŝmaniero estis plene klariga.

La du homoj pliproksimiĝis, kaj staris, silente rigardante tiun ĉi senvivan korpon malbonaŭspicie. Ĝi kuŝis en spaco inter la arboj. Apude estis fosilo, laŭ la Ĥina modelo, kaj pli malproksime kuŝis disĵetita-ŝtonaro, proksime de novefosita truo.

"Iu estas alveninta ĉi tie antaŭ ni," diris Hooker, iom tusante en la gorĝo.

Kaj tuj Evans ekblasfemis kaj freneziĝis, kaj piedfrapegis la teron.