Hooker blankiĝis, sed diris nenion. Malrapide li antaŭeniris al la kuŝanta korpo. Li vidis, la kolo plidikiĝis kaj estis purpura, kaj la manoj kaj maleoloj estis ŝvelataj.

"Pa!" li diris, kaj subite deturnis sin, kaj iris al la elfosejo. Li ekkriis surprize, kaj kriegis al Evans, kiu malrapide sekvis lin: "Simplulo! Estas tute bone. Jen ĝi ankoraŭ estas." Tiam li denove turnis sin, kaj rigardis la mortintan Ĥinon, kaj poste la truon.

Evans rapidis al la truo. Jam duone elfosita de la malbonŝanca malfeliĉulo apude, kuŝis nombro da malbrilaj flavaj baroj. Li kurbiĝis en la trueto kaj, forbalaiante la teron per la manoj, li rapide eltiris unu el la multepezaj masoj. Tionfarante, malgranda dorno pikis lian manon. Li forprenis la maldikan dorneton per la fingroj, kaj levigis la fandaĵon.

"Nur oro aŭ plombo povus pezi tiele," li diris triumfe.

Hooker ankoraŭ rigardis la mortintan Ĥinon. Li embarasiĝis.

"Li ruze alvenis tien ĉi antaŭ siaj amikoj," li fine diris. "Li venis tien ĉi tute sola, kaj ia venena serpento mortigis lin.... Mi volus ekkoni kiamaniere li eltrovis la lokon."

Evans staris kun la fandaĵo en la manoj. Sed neniel grava estas la morto de Ĥino. "Ni devos porti tiujn ĉi al la ĉeflando peco post peco, kaj enterigi ilin tie dum mallonga tempo. Kiel ni transportos ĝin al la kanuo?"

Li demetis sian jakon, kaj etendis ĝin surtere, kaj ĵetis du aŭ tri or-fandaĵojn sur ĝin. Iom pli poste, li ekvidis, ke alia dorneto pikas lian haŭton.

"Tiu ĉi estas tiom, kiom ni porti povos," li diris. Tiam subite, kun stranga ekkoloriĝo, "Kion vi rigardadas?"

Hooker sin turnis al li. "Mi ne povas suferi ... lin," kaj li klinis la kapon al la Ĥino.