Tiam Hooker komencis furioze suĉadi je la malgranda rozkolora makulo ĉe la radiko de sia fingrego—suĉanta por kara vivo mem. Post nelonge li eksentis strangan doloron ĉe la brakoj kaj ŝultroj, kaj la fingroj malfacile kurbiĝis. Tiam li komprenis, ke la suĉado neniel utilos.
Subite li ĉesis, kaj, sidante apud la fandaĵaro, kaj apogante la mentonon sur la manoj, li fikse rigardadis la tordiĝintan sed ankoraŭ movantan korpon de sia kunulo. La grimaco de Ĉang Haj denove envenis en lian memoron. La malakra doloro etendiĝis al lia gorĝo kaj malrapide plifortiĝadis. En la malproksimaĵo super li, venteto movigis la verdaĵon, kaj la blankaj florfolietoj de ia nekonata kreskaĵo malsupren flirtadis tra la mallumeco.
KNABETO.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
La vivo estis ĝoja rev’
Ĉar estas mi edzeto,
Sed min alvenis dolĉa dev’
Fariĝis mi patreto.
Ĉar vivas knabo en la kor’
Mi estas kortegano;
Kaj riverencas kun ador’
Al Sinjor’ la Infano.
De tron’ lulila regas li
La tiranega eto;
Kaj kuras pro infana kri’
Patrino kaj Patreto;
Li ion vidas, ploras; ĝi
Fariĝas lia havo;
Al Sinjor’ la Infano mi
Nun estas lia sklavo.
"Ni rigardegu!" En okul’
Vidiĝas vidindaĵoj
"Ni duobliĝas!"—"Nesaĝul’
Jen veraj infanaĵoj!"
Jen veraj infanaĵoj!—Ho!
Valoras pli ol oro
La font’ de tiu infanaĵ’
La ĝoj’ de mia koro.
AL FUMAMANTOJ.
(Laŭ Irlanda ario "Nora Kreina").
Ben Elmy.
Se doloras nia kor’,
Se ĉagrenas sin la cerbo,
Jen konsol’ en tia hor’—
Nikotina ĉarma herbo!
Ĉiopova la rimed’,
Freŝa pli ol monta pino,
Pli odora ol resed’
Estas rava Nikotino!
Venu, fumo de nektar’!
Elspiraĵo de feino,
Vera ĝojo de l’ homar’
La fidela Nikotino!