Ĉar, per kara nia pip’,
Per cigar’ aŭ cigaredo,
Sur la tero, sur la ŝip’,
Neniiĝas ĉia tedo;
Kaj en kiu ajn sezon’,
Glaciiga aŭ varmega,
Ni paciĝas laŭ bezon’
Per la Nikotino flega.

Do en vintro aŭ somer’,
Ĉiam, ĉie, kaj sen fino,
Je mateno, je vesper’,
Adoriĝas Nikotino!

MUŜOFIŜOBIRDORATOKATOHUNDO.

Originalaĵo de Clarence Bicknell.

Mi foje havis muŝon;
Tre bona kaj tre saĝa
Ĝi estis, kvankam juna,
Nur unutagoaĝa.

Okazis ke en akvon
Ĝi falis, je l’flugado,
Kaj mia ora fiŝo
Ĝin kaptis por manĝado.

Kaj tiam la naturo
De mia fiŝ’ ŝanĝiĝis;
La muŝon englutinte,
Ĝi muŝofiŝo iĝis.

Post tio mia birdo,
Belega sed manĝema,
La muŝofiŝon manĝis
Sen penso kompatema.

Kaj mia kara birdo
Post tia buŝotuŝo,
Ne estis simpla birdo,
Sed birdofiŝomuŝo.

La birdofiŝomuŝo
Flugilojn siajn batis,
Kaj tiam mia rato
Ekvidis, kaj malsatis.