Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon.
Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos.
Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro.
Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W.
Vol. 1., No. 14.
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net.
DECEMBRO, 1904.
Al la Redaktoroj de Ĉiuj Esperantaj Gazetoj.—Karaj Kolegoj,
Ni ĉiuj klopodas pro la disvastiĝo de nia kara lingvo, kaj ni ĉiuj devos uzi tiujn ilojn, kiuj plej interesos niajn Legantojn. Kun granda plezuro mi vidas, ke ĉiuj la Esperantaj Gazetoj fariĝas pli kaj pli interesaj kaj vidindaj, kaj montras nepran pruvon de nia progreso.
Mi tamen tre surprize vidas, ke diversaj el la Esperantaj Gazetoj enpresis verkojn, eltiritajn el The Esperantist, sen la necesa permeso aŭ anonco.