Kvankam oni ĝenerale tre kontente permesos la uzon aŭ tradukon de multaj artikoloj el tiu ĉi Gazeto, la aŭtoroj esperas, ke oni ne plu represigos ilin, sen antaŭa permeso.

Kun alta estimo, ĉiuj bondeziroj, kaj internaciaj salutoj, mi estas fidele via,—La Redaktoro.

Sendube legantoj vidis, ke la lastaj numeroj de The Esperantist ne enhavis multajn dulingvjan artikolojn. La Redaktoro ricevis leterojn plendantaj kaj gratulantaj pro la sama forigo.

Se multaj legantoj anoncos ke ili ŝatas la dulingvajn artikolojn, kaj trovas ke ili helpas je la akiro de la lingvo, ĉiuj numeroj enhavos kelkajn dulingvajn paĝojn.

Dum la monato ni ricevis:—

"Rakontoj pri Feinoj," de Charles Perrault, tradukitaj de Sino. Sarpy (84 pp., 1 franko).

"La Evolucio de la Lingvo Internacia," en la Bulgara lingvo, de Jonko Davidov (51 pp., 50 centimoj).

"Esperanta Versfarado," de J. Parisot and T. Cart (15 pp., 30 centimoj).

"Het Wetenschappelijk Vraagstuk eener Kunstmatige Taal," de E. Collardeau, tradukita Holande de J. Neerdaels (26 pp.); kaj diversajn bonepresitajn broŝurojn de Haŭptmann Borel, 95, Prinzenstrasse, Berlin, N.W. (en la Germana lingvo).

Sro. Lyndridge, la verkisto de la Ekzercoj de Stenografia Esperanto, anoncitaj sur nia kovrilo, deziras anonci ke li rondirigas inter siaj korespondantoj kajeron de The Esperantist verkita stenografie.