Die Sprachen sind auch aus einander gegangen.
D’rum theilen sie alle dasselbe Verlangen.
Auf Wiedersehn, auf Wiedersehn!

F. Max Müller.

Felix Mendelssohn diris.—Se homoj disiĝas ili diras "Ĝis la Revido, Ĝis la Revido."

Felix Moscheles diris.—La lingvoj ankaŭ estas disiĝitaj, do ĉiuj partoprenas la saman deziron. "Ĝis la Revido, Ĝis la Revido!"

L’ALMOZULINO.

THE BEGGAR MAID (Tennyson).

Ŝi, de beleco nedirebla
La manojn sur la brusto tenis:
L’Almozulino nudpieda
Al reĝo Kofetuo venis.
La reĝo, kun mantel’ kaj krono,
Renkonti ŝin malsupreniris
"Nature, ŝi pli bela estas
Ol lumo," ĉiuj Grafoj[2] diris.

Ŝi, en mizera vesto, ŝajnis
Al ili, lum’ tra nuboj hela;
Ŝin laŭdis ili, pro okuloj,
Piedoj, haroj, mieno bela.
Neniam estis en la lando
Vizaĵ’ aŭ ĉarm’ anĝela tia,
Kaj ĵuris Kofetuo "Estos
L’Almozulin’ reĝino mia."

C. Bicknell.

FOOTNOTE: