[2] Counts; barons.

[Copyright reserved.]

[Tradukis Esp. 6266.]

LA VENTEGO (Daŭrigo).

(Vidu la komencon en Novembra Nro.).

AKTO I.

Sceno I. (daŭrigo).

(Revenas la Subestro.)

Subestro.—Faligu la grandmaston! vigle[3]! pli malsupren! Penu direkti la ŝipon al la maro! (Ekkrioj interne) Malbenon al tiuj kriegoj! Ili bruegas pli laŭte ol la blovado, aŭ eĉ nia propra kriado! ... (Revenas Sebastiano, Antonio kaj Gonzalo) Ree? ankoraŭ? Kion vi faros tie ĉi? Ĉu ni devos ĉesigi nian penadon kaj droni? Ĉu vi deziras iri al la marfundo?

Sebastiano.—Ha peston al via faringo, kriemulo,[4] blasfemanta malbenita hundo!