LA SONO DE VOĈO.

(Telefona Okazo.)

(de G. S. WEBSTER, eltirita el "TAT," tradukita de JOHN ELLIS.)


S-INO JUNEDZO. S-O JUNEDZO. VOĈO.


[SCENO.—Manĝoĉambro ĉe Gesinjoroj Junedzo. La telefono estas fiksita sur skribtablo.]

S-ino Junedzo (alparolante al katido, dume ŝi ĉirkaŭligas banton[22] ĉirkaŭ ĝia kolo[23]).—Nu[24], katideto, mi miras kion mia Riĉjo faras. Mi esperas ke li ne aliris al malplaĉega ĉevalkura konkurso—mi ne kredas ke li sin okupas tiamaniere dum lia libera tempo—malgraŭ la duonesprimaĵoj[25] de Klaro Paseo, sed—. Bone, mi jam alvokis lin telefone nur sepfoje hodiaŭ, kaj li mem respondis al mi ĉiufoje; tial ĉio necese estas tute ĝusta. (Sidigas la katidon sur kuseno) Nu, kion fari? Estas tro varme por eliri kaj vizitadi. Mi jam parolis kun la servistinoj pri iliaj kulpetoj, sufiĉe je unu tago. Mi kudris butonon sur la ganto de Riĉjo, kaj mi jam skribis dudek-sep paĝojn al la patrineto. Ho! Mi devas alvoki Riĉjon denove; li kutimas aŭdi mian voĉon almenaŭ okfoje en ĉiu tago. Kara knabo! Li pensos ke mi ĉesis ami lin, aŭ ian similan teruraĵon! (Aliras al la telefono kaj sonorigas) "N-on 2,337 Junedzo, mi petas." (Post momento, ŝi aŭdas respondon.)

S-ino J. (en ’fonon).—Jes, ĉu vi ĉe-estas?

Voĉo.—Kompreneble, Karulineto!