S-ino J.—Kiu estas tie?

Voĉo.—Kies voĉo sonas, ĉu vi pensas?

S-ino J.—Tio estas simila je la voĉo de mia propra edzeto.

Voĉo.—Tia mi estas, Kara Mia!—Via vera, sola, propra Riĉjo.

S-ino J—Ĉu vi maltrankviliĝas kaj pensadas ke mi ne estas alvokonta al vi denove, Plejkara?

Voĉo.—Jes; mi ja terure maltrankviliĝis pri tio, Koro Mia.

S-ino J.—Kion vi faras?

Voĉo.—Mi tre laboradas, kaj multe pripensadas pri mia propra edzineto. (En tiu ĉi momento, persono larĝaŝultra, festatempe vestita, mallaŭte malfermas la pordon. Li staras senmove, kaj rigardas S-inon J., ridete sed silente.)

S-ino J. (en ’fonon).—Mi sentadis tre forlasite la tutan tagon longe.

Voĉo.—Kompatinda knabineto! Baldaŭ mi revenos, ĉarmanta mia.