S-ino J.—Mi skribis dudek-sep paĝojn al la patrineto.

Voĉo.—Ĉu efektive? La kara maljuna sinjorino! Mi esperas ke vi sendis al ŝi la esprimon de mia amo.

S-ino J.—Ha! Nu, mi ŝatas[26] aŭskulti vin kiam vi parolas tiel pri la patrineto. Penu ĉiam paroli tiamaniere pri ŝi kiam vi estas hejme. (La persono apud la pordo ŝajnas malkontente, kaj ial iom ekscitate.)

Voĉo.—Mi promesas, Amatino Mia.

S-ino J.—Mi ja pensas ke vi povus aranĝi ke vi venos hejmen frue hodiaŭ, Riĉjo, por festi la trian monaton de nia edzeco. (La persono subite timiĝas, kaj provas forŝteli mallaŭte for de la ĉambro, senvidite.)

Voĉo.—Tion mi volus, karulineto mia; sed ni estis tre okupataj ĉe la oficejo la tutan tagon longe, kaj ... (la persono piedfrapas senintence la katidon—la katido blekas ... kaj S-ino J. ĉirkaŭrigardas antaŭe ol la persono povas atingi la pordon—ŝi lasas fali la aŭdilon telefonan, rapidas al li, kaj kaptas lin sovaĝe per lia brako.)

S-ino J. (kun milo[27] da vulkanoj[28] je sia voĉo)—RIĈJO!! RIĈARDO!!!

S-o J. (provas gajete ŝajni kuraĝa).—Nu, Kara Mia, ĉu vi ĝojas min revidi?

S-ino J. (trenas lin al la telefono).—Venu tien-ĉi. (Ŝi tenas la aŭdilon sur lian orelon, kaj tuj poste parolas en la telefonon si mem).

S-ino J. (en la ’fonon).—Kaj kiu vi diris ke vi estas?